Sako (Krimeo)

loĝloko en Krimeo

Sako (ruse Саки, ukraine Саки, krime-tatare Saq) estas urbo en Krimeo / Ukrainio, fama ripoz- kaj kurac-loko. La urbo estas centro de la Saka distrikto de Krimeo, sed mem ne apartenas al ĝi, formante propran urban municipon. La urbo situas ĉe la okcidenta bordo de Krimea duoninsulo, 45 km for de Simferopolo. En la urbo loĝas iom pli ol 26 mil homoj.

Sako
urbo • urbo en Ukrainio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 96500–96509
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 285  (2022) [+]
Loĝdenso 837 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 8′ N, 33° 35′ O (mapo)45.13361111111133.577222222222Koordinatoj: 45° 8′ N, 33° 35′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 29 km² (2 900 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Sako (Krimeo)
Sako (Krimeo)
DEC
Sako
Sako
Situo de Sako

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saky [+]
vdr
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Sako
ruse Саки
ukraine Саки
krime-tatare Saq
Apartenas al: Saka municipo
Koordinatoj: 45° 8′ N, 33° 35′ O (mapo)45.13361111111133.577222222222Koordinatoj: 45° 8′ N, 33° 35′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~10 m
Areo: 29 km²
Loĝantaro:
— Loĝdenso:
26 400 (laŭ 2006)
910,34 hom/km²
Poŝtkodoj: 96500 — 96509
Telefonkodo: +380-6563
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Sako (Krimeo)
Sako (Krimeo)
DMS
Sako
Sako
Sako
Situo de Sako sur la mapo de Krimeo
vdr

Historio redakti

Oni ĝis nun ne scias ĝuste, kiam aperis la unua loĝloko sur la loko de la nuna urbo. Dum mezepoko ĉi tie jam ekzistis malgranda vilaĝo, kiu estis parto de la Krimea Ĥanlando. En la jaro 1827 en Sako estis fondita la unua en Rusio ŝlim-kuracejo / fango-kuracejo. Dum la Krimea (Orienta) milito la urbo estis preskaŭ tute detruita; post la milito la pli granda parto de la loĝantaro (krime-tataroj) forlasis la urbon. Post la milito la urbo renaskiĝis tre malrapide.

Dum la sovetia tempo Sako evoluis kiel grava ripoz- kaj kurac-loko. En la jaro 1979 la loĝloko iĝis urbo de provinca subiĝo; en la jaro 1997 la urbo ricevis statuson de urbo-kuracloko de Ukrainio.

Klimato redakti

Laŭ la klimataj kaj naturaj kondiĉoj Sako estas sufiĉe simila al Eŭpatorio. La klimato ĉi tie estas ĉemara-stepa, sufiĉe seka, modere milda, kun varma vintro. La averaĝa jar-temperaturo estas +11,2 °C.; la averaĝa somera aer-temperaturo estas +22 °C, la vintra - ĉirkaŭ nulo. La jara daŭro de la sub-brilo - 2500 horoj (iom pli, ol en Jalto).

Ekonomio redakti

La ĉefa ekonomia sektoro estas la ripoz- kaj kurac-industrio (vd. sube). Krome, en la urbo estas unu el la plej grandaj en Krimeo kemi-uzinoj, kiu produktas kalian permanganaton, salojn de bromo kaj nutran kalian kloridon. Surbaze de mineral-akvaj fontoj en la urbo funkcias mineral-akva uzino. En la urbo estas ankaŭ kelkaj negrandaj nutro-fabrikoj kaj vin-produktejoj.

Kuraca sektoro redakti

Sako estas unika klimata, mara kaj akvo-ŝlima kurac-loko de tutukrainia graveco, kun multaj ripozejoj kaj sanatorioj. Krome, kelkaj kuracejoj de la urbo aparte specialiĝas pri kuracado de malsanuloj kun diversaj traŭmatoj de mjelo. Ĉe la urbo estas kelkaj sal-akvaj lagoj, kies ŝlimoj (fangoj) havas fortajn kuracajn efikojn; en la urbo mem estas kelkaj fontoj de kuracaj mineral-akvoj.

Transporto redakti

La urbo havas fervojan stacidomon (la urbo situas sur la fervoj-linio Simferopolo-Eŭpatorio) kaj aŭtobusan stacidomon, kiu ligas ĝin kun ĉiuj urboj de Krimeo.

Socia sfero redakti

En la urbo estas 6 bazaj lernejoj, unu teknika lernejo, muzika lernejo, kinejo, kelkaj bibliotekoj, multaj kuracejoj kaj kulturaj kolektivoj.

Vidindaĵoj redakti

La urbo ne havas multajn vidindaĵojn. La ĉefa vizitindaĵo estas la urba parko, kiu havas la areon de 30 hektaroj kaj havas ĉirkaŭ 80 speciojn de arboj kaj arbedoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti