Saksa Svislando (germane Sächsische Schweiz) estas la nomo de la germana parto de Elba Grejsmontaro. Konforme al la unueco de tiu ĉi pejzaĝo kaj al la translima funkcio de Esperanto rekomendindas kolekti la informojn pri Saksa Svislando kaj Ĉeĥa Svislando grandparte kune sub la nocio Elba Grejsmontaro.
La nomon Saksa Svislando origine kreis la svisaj pentristoj Adrian Zingg kaj Anton Graff, kiuj loĝis en Dresdeno. Kiam en 1766 ambaŭ tramigris la montaron ĝi rememorigis al ili la hejmlandon. Kvankam la komparo kun alpa pejzaĝo estas klare troiga, dum la aŭroro de la epoko de la romantismo ĝi estis entuziasme akceptita. Ankoraŭ hodiaŭ la tradicia nomo "Saksa Svislando" estas pli populara ol la geografie korekta Elba Grejsmontaro.

Saksa Svislando
germane Sächsische Schweiz, ĉeĥe Saské Švýcarsko
montaro
Ponto kuniganta la rokensemblon Bastei
Oficiala nomo: Sächsische Schweiz
Lando Germanio Germanio
Regiono Saksio
Distrikto Sächsische Schweiz
Historia regiono Saksio
Parto de Elba Grejsmontaro
Najbaras kun Bohema Svislando
Akvejo Elbo
Situo Großer Zschirnstein
 - alteco 560 m s. m.
 - koordinatoj 50° 51′ 23″ N 14° 10′ 34″ O / 50.85639 °N, 14.17611 °O / 50.85639; 14.17611 (mapo)
Geologia konsisto grejso, bazalto
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Vikimedia Komunejo: Saxon Switzerland
Portalo pri Geografio

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti