La saksifragacoj[2] (latine Saxifragaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo saksifragaloj (Saxifragales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 40 genrojn kaj preskaŭ 780 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas saksifrago[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Saksifragacoj
Saxifraga oppositifolia
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: saksifragaloj Saxifragales
Familio: saksifragacoj Saxifragaceae
Juss.[1]
saksifrago Saxifraga
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Illustration Saxifraga granulata0

Tiu familio enhavas herbojn, lianojn, kaj arbustojn. Multaj subfamilioj aperas kelkfoje ĉe kelkaj aŭtoroj aparte (filadelfacoj).

La floroj estas ofte kvinparta, radiosimetria. La folioj, infloreskoj estas diversaj.

Astilbe arendsii
Saxifraga cochlearis
Saxifraga rosacea

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (19 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj genroj kaj specioj redakti

  • saksifrago (saxifraga) multpetalaj rokplantoj
    • saxifraga paniculata: la rozete starantajn foliojn ornamas rande kalko-sekrecioj
    • saxifraga bulbifera: aksele formiĝas bulberoj. Vivas en sekaj arboj.
  • Bergenia

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti