Sala kupolo
Sala kupolo estas strukturo, kiu formiĝas en grandaj fleksozonoj (internoplatformaj depresioj, randaj kaj perioceaniaj fleksejoj kaj aliaj) sekve de la sala tektoniko.
Karakterizoj redakti
Sala kupolo konsistas el sala stoko kaj supersala strukturo — enfala depresio, kiu estas ligita al la forĵetoj en la supra parto de la sala stoko — al rokoĉapoen. La sala kupolo havas formon ovala, rondeca kaj neregula. Areo varias de 1 ĝis 1000 km². En la Kaspia depresio estas salkupoloj vastaj pli ol 1000 km². Alteco de la stoko varias de 1 ĝis 6-8 mil metroj.
Klasifiko redakti
Estas du specoj de la salkupoloj:
- rompaj (sala kerno rompas la supersalan sedimentaĵaron aŭ eniĝas en ĝi);
- kaŝitaj (kriptodiapiroj; ili nur iom levas suprajn sedimentaĵojn).
Kaptujoj redakti
Sala tektoniko formas specifan salkupolan tipon de la hidrokarbonaj kaptujoj, kiun karakterizas granda diverseco: la volbaj, tektonike ekranitaj, internesalaj kaj aliaj.
Literaturo redakti
- Силантьев, Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Соляной купол // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 418. ISBN 5-85270-327-3.