Salala (Omano)
Salala, laŭ aliaj literumo Ṣalālah, arabe: صلالة estas universitata urbego, havenurbo kaj ĉefurbo de gubernio Dofaro (Omano).
Salala | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 331 949 (2020) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 17° 1′ N, 54° 5′ O (mapo)17.01972222222254.089722222222Koordinatoj: 17° 1′ N, 54° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 18 m [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Salalah [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
Geografio redakti
Salala situas en suda parto de la lando laŭ la Araba Maro. Sib (urbo) troviĝas 855, Suhar 863, Maskato 871 km.
Historio redakti
Salala jam antaŭ jarcentoj de Kristo estis signifa komerca urbo, kiun tuŝis vojo pri olibanoj. La urbo atingis la pinton de prospero en la 13-a jarcento pro la daŭra komercado. Eĉ Marko Polo priskribas la urbon prospera. Poste ĝi kadukiĝis kaj en la 19-a jarcento ĝi estis parto de la sultanlando de Maskato. Inter 1932 kaj 1970 Salalah estis sultanlanda ĉefurbo.
Ekonomio redakti
Salala estas ankaŭ nun komerca urbo helpe de la haveno. En la urbomezo restis netuŝitaj la bazaroj. La klimato de la urbego permesas kultivi kelkajn legomojn kaj fruktojn, ĉefe kokosojn.
Eduko redakti
En Salala du ŝtataj altlernejoj kaj privata universitato funkcias. Krom la lokaj lernejoj funkcias ankaŭ aliaj lernejoj por la elmigrantoj el Barato, Pakistano, Bangladeŝo kaj Srilanko.
Trafiko redakti
Salala havas internaciajn flughavenon kaj havenon. El Salala kuras 2 vojoj laŭ la marbordo, la tria vojo kuras al interno de la lando. En la urbego nur taksioj liveras la pasaĝerojn, sed al aliaj urboj modernaj aŭtobusoj.
Klimato redakti
Salala havas varman dezertoklimaton, kvankam la someroj estas pli malvarmaj ol en pli nordaj aŭ enlandaj partoj de Omano. Salalah estas tre nuba dum la musono en julio kaj aŭgusto. Jare pluvas po 131 mm, en ĉiuj monatoj pluas iomete, sed en mezurebla kvanto dum musonoj. La jara averaĝa temperaturo estas 26 °C.
Vidindaĵoj redakti
- sultana palaco
- moskeoj
- horloĝa turo
Ĝemelurboj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
- [1] angle
- mapo, distancoj Arkivigite je 2017-04-16 per la retarkivo Wayback Machine