La Salkatedralo estas unu el la plej grandaj kaj interesaj vidindaĵoj de Kolombio, ĝi estas ĉefverko arkitektura kaj inĝeniera. Ĝi estas konstruita en la salminejoj de Zipaquirá, ĉirkaŭ 50 kilometrojn nordokcidente de Bogoto.

Salkatedralo
muzeoSalmino • cave church [+]
Koordinatoj5° 1′ 8″ N, 74° 0′ 33″ U (mapo)5.01876-74.0093Koordinatoj: 5° 1′ 8″ N, 74° 0′ 33″ U (mapo)

Estiĝo1995

Salkatedralo (Kundinamarko)
Salkatedralo (Kundinamarko)
DEC
Salkatedralo
Salkatedralo
Lokigo de Kundinamarko en Kolombio

Map
Salkatedralo

Vikimedia Komunejo:  Catedral de Sal [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Salkatedralo de Zipaquiral
La kruco grandega leviĝas malantaŭ la altaro de la centra navo kiel fundamenta simbolo de katolika kristanismo. Foto Nidya Rincón, Catedral de Sal, 2006.
La kreo de homo de Mikelanĝelo, verko de Carlos Enrique Rodríguez en la centra navo.
Unu el la stacioj de la kalvaria vojo. Foto Nidya Rincón, Catedral de Sal

La katedralo estas unu el la plej grandaj religiaj konstruaĵoj en la mondo: trinava, 120 metrojn longa kaj troviĝas 200 metrojn sub tero. La tuta surfaco estas de ĉirkaŭ 8.500 m².

En la eno de la katedralo ĉio estas elĉizita el salkristaloj: multaj grandegaj krucoj, anĝeloj kaj kelkaj Madono-statuoj - ĉio el salo.

Kalvaria vojo redakti

Apud la ĉefkatedralo troviĝas malgrandaj kapeloj kaj kalvaria vojo (via crucis), kies 14 stacioj estas kunligitaj per labirinteca tunelo.

Historio redakti

Jam longe antaŭ ol estis kreita la unua katedralo, minejistoj konstruis tie subteran sanktejon.

En la 1950-aj jaroj ekis konstruado de la unua salkatedralo, kiu malfermiĝis en 1954. Pro la konstruado en daŭre aktiva salminejo okazis strukturaj problemoj kaj pro enfaldanĝero la katedralo estis fermita en 1992.

En la jaro 1991 oni ekkonstruis novan katedralon, ĉirkaŭ 70 metroj pli sube. Tiu nova salkatedralo viziteblas ekde 1995.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti