Salobreña estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Tiu municipo estas ĉe la marbordo de Mediteraneo. Ties nomo nomigas ankaŭ faman trinkaĵon en la tuta Hispanio kio konsistas el suko el vinberoj ne fermentita, do antaŭvino, kiu ne estas alkoholaĵo.

Salobreña
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18680
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 562  (2023) [+]
Loĝdenso 360 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 45′ N, 3° 35′ U (mapo)36.746666666667-3.5869444444444Koordinatoj: 36° 45′ N, 3° 35′ U (mapo) [+]
Alto 95 m [+]
Areo 34,91 km² (3 491 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Salobreña (Provinco Granado)
Salobreña (Provinco Granado)
DEC
Salobreña
Salobreña
Situo de Salobreña
Salobreña (Hispanio)
Salobreña (Hispanio)
DEC
Salobreña
Salobreña
Situo de Salobreña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salobreña [+]
vdr
Situo de Salobreña en la provinco Granada.
Kastelo araba de Salobreña.
La strando de la Guardia, en Salobreña.

Ĝi estas en la centr-okcidenta parto de la marborda komarko Costa Granadina, borde de la Mediteranea Maro, Salobreña limas kun la municipoj Motril, Vélez de Benaudalla, Los Guájares, Molvízar, Ítrabo kaj Almuñécar.

La municipo enhavas la domarkernojn Salobreña —sur roko kronita de araba kastelo—, Lobres, Playa Salobreña, Caleta-La Guardia, Monte Almendros, Alfa Mar, Costa Aguilera kaj El Pargo. En ĝia municipa teritorio elfluas la rivero Guadalfeo.

La turismo estas la ĉefa enspezofonto, kun variaj hoteloj kaj loĝejaj zonoj kaj sur la strando kaj sur la monto. En 2016 ekis la vorkoj por la konstruado de novaj hoteloj. Alia grava ekonomia rimedo estas la agrikulturo, en kiu elstaras la kultivo de subtropikaj fruktoj kiel ĉerimolio, avokado, mango ktp. El 2006 malaperis la kultivo de la sukerkano, kiu estis tradicia en la lasta jarmilo, ekde la epoko de araboj, el kio restis nur privataj plantejoj en la valo por hejma uzado. Estas kultivo de legomoj, fruktoj de forcejo kaj floroj de sezono. Estis iam ankaŭ fabriko de sukero kaj de brando de sukerkano.