Salomarŝo

movado por sendependiĝo de Hindio far Mahatmo Gandhi

La SalomarŝoSalo-Satyagraha estis kampanjo de Mohandas Karamchand Gandhi en la jaro 1930, por rompi la salomonopolon de la britoj kaj fine kondukis al la sendepenco de Hindujo. La salomarŝo estis la plej spektakla kampanjo inter tiuj iniciitaj de Gandhi dum sia batalo por sendependeco.

Gandhi dum la salomarŝo, marto - aprilo 1930

Historio redakti

 
Fine de la salomarŝo Gandhi rikoltas salon sur la strando, la 5-an de aprilo 1930

Gandhi ekmarŝis kun 78 disĉiploj la 12-an de marto 1930 de sia aŝramo de Sabarmati ĉe Ahmadabado. Post 385 km kaj 24 tagoj ili alvenis en Dandi ĉe la Araba maro. Kiel simbola ago, Gandhi rikoltis kelkajn salerojn por protesti kontraŭ la brita salomonopolo. Li instigis siajn samlandanojn fari same, sen uzo de perforto, kio okazis en la tuta Barato: ne nur liaj anoj, sed ankaŭ aliaj hindoj rikoltis salon metante marakvon en bovlon kaj sekigante ĝin sub la suno. Ili ne nur mem uzis tiun salon, sed ankaŭ vendis ĝin senimposte.

Sekve estis malliberigitaj 50.000 baratanoj, inter ili preskaŭ ĉiuj kongresgvidantoj de Hindujo, de la britoj. Tiel rapidege pligrandiĝis la sukceso de la marŝo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti