Salome Zurabiŝvili

kartvela politikistino

Salome ZURABIŜVILI (kartvele სალომე ზურაბიშვილი, france Salomé Nino Zourabichvili; naskiĝis la 18-an de marto 1952) estas kartvela politikistino naskiĝinta en Francio kaj estas la nuna prezidento de Kartvelio. Ŝi estas la unua virino kiu estis elektita kiel la prezidanto de Kartvelio[1] kaj volas servi ofictempon de ses jaroj. Pro la konstituciaj ŝanĝoj kiuj ekvalidos en 2024, Zurabiŝvili estas atendita esti la lasta popole elektita prezidanto de Kartvelio; ĉiuj estontaj estroj devas esti elektitaj fare de Voĉdona Kolegio.

Salome Zurabiŝvili
franca-kartvela politikistino
Persona informo
Salomé Zourabichvili
Naskonomo Salomé Nino Zourabichvili
Naskiĝo 18-an de marto 1952 (1952-03-18) (72-jaraĝa)
en Parizo
Religio Kartvela Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj francakartvelaanglagermanaitala vd
Ŝtataneco FrancioKartvelio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de ParizoUniversitato Kolumbio • School of International and Public Affairs, Columbia University vd
Partio Georgia's Way vd
Subskribo Salome Zurabiŝvili
Familio
Patro Levan Zurabishvili vd
Patrino Zeinab Kedia vd
Gefratoj Othar Zourabichvili vd
Edz(in)o Nicolas Gorjestani • Janri Kashia vd
Infanoj Teimuraz Gorjestani • Kethevane Gorjestani vd
Profesio
Okupo diplomatoŝtatreprezentantopolitikisto vd
Aktiva en TbilisoParizoVaŝingtonoNovjorkoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
5-a prezidanto de Kartvelio
Dum 2018–
Antaŭulo Giorgi Margvelaŝvili
ano de la parlamento de Kartvelio
Dum 2016–2018
partiestro de La Vojo de Kartvelio
Dum 2006–2012
ministro pri eksteraj rilatoj
Dum 2004–2005
ambasadoro de Francio al Kartvelio
Dum 2003–2004
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zurabiŝvili funkciis kiel ambasadoro de Francio al Kartvelio antaŭ ol ŝi iĝis la ministro pri eksteraj rilatoj de Kartvelio de 2004 ĝis 2005. Kiel kartvelia ministro pri eksteraj rilatoj Zurabiŝvili subskribis la traktaton de 2005 pri la forigo de rusaj soldatoj de la nediskutebla teritorio de Kartvelio. Ŝi ankaŭ servis ĉe la Komitato de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kiel la Kunordiganto de la Grupo de Spertuloj. Ŝi fondis la politikan partion La Vojo de Kartvelio en 2006, kondukante ĝin ĝis 2010. Ŝi estis elektita al la parlamento de Kartvelio en 2016, servante kiel ano sendependa de partio; post esti ĵurita kiel prezidanto, ŝi fordonis sian parlementanecon.

Referencoj redakti

  1. En sia ofico kiel estro de la Parlamento de Kartvelio, Nino Burĝanadze mallonge funkciis kiel aganta prezidanto du fojojn