Salsk (ruse Сальск) estas rusia urbo en la sud-orienta parto de Rostova provinco.

  • Loĝantaro:
    • 35 mil (en 1959);
    • 63,4 mil personoj (en 2001).
Salsk
urbo • administra dividaĵo de Rusio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 347630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 57 622  (2018) [+]
Loĝdenso 1 313 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 29′ N, 41° 32′ O (mapo)46.48333333333341.533333333333Koordinatoj: 46° 29′ N, 41° 32′ O (mapo) [+]
Alto 40 m [+]
Areo 43,883 km² ( 438 8.3 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Salsk (Rusio)
Salsk (Rusio)
DEC
Salsk
Salsk
Situo de Salsk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salsk [+]
vdr

La urbo estis fondita en 1830, poste ĝi kreskis kiel loĝloko ĉe la fervoja stacio (ekfunkciis en 1899) en Salja stepo; ricevis urban statuson en 1926.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 60433.

La interurba telefona kodo estas 86372, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 46° 29′ N 41° 32′ O / 46.483 °N, 41.533 °O / 46.483; 41.533 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ N 41° 32′ O / 46.483 °N, 41.533 °O / 46.483; 41.533 (mapo).

La urbo estas ĉe rivero Sednij Jegorlik (Седний Егорлык) (baseno de rivero Don (Дон)).

Ekonomio redakti

Nutrada industrio: prilaboro de greno, birda viando, lakto, vinbero, fruktoj. Brika kaj maŝinkonstrua uzinoj. Kelkaj fabrikoj.

La urbo estas centro de agrikultura distrikto, en kiu oni kreskigas grenon (rizon, maizon ktp.) ka.

En la urbo situas filio de Rostova instituto de popola mastrumado.

En la urbo estas fervoja stacio.