Saltaurbo estas metropolo en Argentino en Provinco Salta, kies provinca ĉefurbo estas. En Argentino tiu urbo konservis la kolonian arkitekturon plej bone.

Saltaurbo
urbomunicipo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo A4400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 535 303  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 24° 47′ S, 65° 25′ U (mapo)-24.788333333333-65.410555555556Koordinatoj: 24° 47′ S, 65° 25′ U (mapo) [+]
Alto 1 152 m [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Saltaurbo (Salta)
Saltaurbo (Salta)
DEC
Saltaurbo
Saltaurbo
Situo de Saltaurbo
Saltaurbo (Argentino)
Saltaurbo (Argentino)
DEC
Saltaurbo
Saltaurbo
Situo de Saltaurbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salta, Argentina [+]
vdr
Blazono de Saltaurbo
Mapo pri la pli gravaj urboj en Argentino, kie estas videbla Saltaurbo kiel la plej norda urbo

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Saltaurbo situas en Andoj sur altebenaĵo en valo en la norda parto de la lando. Córdoba troviĝas 902, Rosario 1019, Bonaero 1605, Ushuaia 4019 km.

Historio redakti

Tiu loko situis en la plej suda regiono de Inkaa imperio. Saltaurbo estis fondita en 1582 de la hispana konkeranto Hernando de Lerma. Dum la kolinia erao la urbo estis grava foiro por bredistoj. Dum la milito de sendependeco la urbo estis komerca kaj milita strategia punkto inter Peruo kaj la pli sudaj argentina urboj. Inter 1816 kaj 1821 la urbo defendis la ĉirkaŭaĵon kontraŭ la hispana reĝa armeo. Enn la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj alvenis amase italaj, hispanaj kaj arabaj enmigrintoj, tial reviviĝis la komerco kaj agrikulturo. La katolika universitato estis malfermita en 1967.

Vidindaĵoj redakti

 
Katedralo en Saltaurbo
 
Strato en Saltaurbo

Servoj redakti

Trafiko redakti

La internacia flughaveno funkcias loke. Fervojo funkcias (se estas politika volo) ekzemple al Bonaero, Antofagasta, La-Pazo. Vojoj kuras ĉiudirekte.

Klimato redakti

En Saltaurbo jare pluvas po 755 mm. Inter majo-septembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 17 °C, la varmo kulminas en novembro malofte eĉ kun 40 °C. Dum la seka periodo la temperaturo ofte falas sub frostopunkto.

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

 
Kirko en Saltaurbo