Salvadora nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Salvadoro. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.

La Salvadora nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1922. La nacia teamo havis sian unuan internacian matĉon en septembro 1921, kiam ĝi estis invitita partopreni turniron okaze de la centjariĝo de suvereneco de Centra Ameriko. La teamo dufoje partoprenis la turniron pri la Futbala Mondpokalo: unur en 1970 kaj denove en 1982, sed neniam ĝi progresis preter la unua grupa stadio de da finala turniroparto.

Salvadora nacia teamo de futbalo
asocio Federación Salvadoreña de Fútbol
Federacio Salvadora de Futbalo
konfederacio CONCACAF
manaĝero Rubén Israel
golreĝo Raúl Díaz Arce (39)
stadiono Estadio Cuscatlán
FIFA kodo SLV
unua matĉo  Salvadoro 0 - 3
 Kostariko
1921
plej granda gajno  Salvadoro 12 - 0
 Angvilo
2008
plej granda perdo Hungario Hungario 10 - 1
 Salvadoro
1982
Futbala Mondpokalo
aperoj 2 (unuafoje en 1970)
plej bona rezulto grupa fazo
1970 kaj 1982
Ora Pokalo
aperoj 17 (unuafoje en 1963)
plej bona rezulto dua loko en 1963 kaj 1981
vdr

La teamanoj estis la ĉampionoj de la centramerika-karibia futbala turniro de 1943, kaj atingis la duan lokon en la ĉampionadoj de 1941 kaj 1961. Dek tri fojojn la teamo ĝis nun konkursis en la regionaj turniroj de la konfederacio CONCACAF, kaj en 1963 kaj 1981 atingis la duan lokon. La teamo ankaŭ konkursas pri la Centramerika Pokalo ĉiun duan jarojn, la Tutamerikaj Ludoj, la Olimpikoj, kaj atingis du orajn medalojn pri futbalo en la Centramerikaj-Karibiaj Ludoj.

Eksteraj ligiloj redakti