Salvatore Sirigu (prononco [ˈsirigu]) estas itala futbalisto en la pozicio de golisto. Li naskiĝis la  12-an de januaro 1987(nun 1987-01-12) en Nuoro, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Paris Saint-Germain FC, post antaŭaj profesiecoj en la teamoj de Palermo, Cremona kaj Ancona.

Salvatore Sirigu
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1987 (1987-01-12) (37-jaraĝa)
en Nuoro
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Krome Salvatore Sirigu ekde la jaro 2010 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion, kaj ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, en kiu ĝi post longa kaj egalforta lukto malvenkis kontraŭ la germana teamo en la kvaronfinalo. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-19-jaruloj kaj de sub-21-jaruloj.