Salvinia natans estas specio en klaso veraj filikoj (Pteridopsida), ordo Salviniales, familio Salviniaceae.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salvinia natans

Biologia klasado
Regno: Plantoj (Plantae)
Divizio: filikoj (Pteridophyta)
Klaso: veraj filikoj (Pteridopsida)
Ordo: Salviniales
Familio: Salviniaceae
Genro: Salvinia
Salvinia natans
(L.) All
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi troveblas en kontinentala kaj mediteranea Eŭropo. Ĝi bezonas varmon por la kreskado.

Priskribo redakti

Salvinia natans estas akvosurface ŝvebanta, senradika filiko. Sur ĝia ne (aŭ malofte) disbranĉiĝanta tigo sidas en du vicoj la folioj. La folioj longas 10-15 milimetrojn, eliptaj, sur ties supran flankon kovras kurtaj, molaj haroj. La metabolo okazas per helpo de la triaj modifiĝintaj folioj, kiuj estas radiksimilaj kaj pendas suben en la akvo. Ĝi estas unujara specio, kiu evoluas printempe el en ŝlimo travintrumitaj sporoj.

Kreskejo redakti

Salvinia natans ŝatas la nutromaterial-riĉajn, varmajn nefluajn akvojn.

Nomo en naciaj lingvoj redakti

Ĉar la genro ankoraŭ ne havas PIV-an nomon (eble salvinio), jen kelkaj naciaj nomoj en Eo:

  • kutima naĝofiliko (ŝvebfiliko) (germane Gemeiner Schwimmfarn)
  • akva anserĝojo (hungara vízi rucaöröm, ĉar ĝin ŝatas la anseroj)
  • ŝveba akvofiliko (angla floating watermoss), akva papilia flugilo (angla Water Butterfly Wings)