Salzkammergut estas regiono en Aŭstrio ĉe la norda rando de la Alpoj.

Salzkammergut
Regiono
regionokulturspaco [+]

LandoAŭstrio

- koordinatoj47° 45′ 0″ N, 13° 30′ 0″ O (mapo)47.7513.5Koordinatoj: 47° 45′ 0″ N, 13° 30′ 0″ O (mapo)
Areo284,46 km² (28 446 ha) [+]


Salzkammergut (Aŭstrio)
Salzkammergut (Aŭstrio)
DEC

Map
Salzkammergut

Vikimedia Komunejo:  Salzkammergut [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historie ĝi estas la regiono ĉirkaŭ la urbo Bad Ischl karakterizita per salo-produktado kaj -eksportado (pro tio la nomo "salejo", "sala regiono"). Hodiaŭ "Salzkammergut" celas turisman regionon etendiĝantan de la urbo Salzburg ĝis la Almtal, de la valo de la rivero Vöckla ĝis la montara grupo Dachstein kaj la monto Grimming.

Salzkammergut estas karakterizita de la rivera sistemo de la Traun kun entute 76 grandaj kaj malgrandaj lagoj, ĝiaj montoj kaj la montoj ĉirkaŭantaj ĝin (Dachstein, Totes Gebirge und Höllengebirge). Ĝi estas rigardata kiel unu el la plej belaj partoj de la aŭstriaj Alpoj, kie situas multaj banlokoj ĝuantaj favoran klimaton.

Al la turisma regiono Salzkammergut hodiaŭ apartenas 54 komunumoj en tri federaciaj landoj de Aŭstrio. La plej granda parto (72 procentaĵoj) apartenas al Supra Aŭstrio, pliaj 16 procentaĵoj, la parto "Ausseerland" ĉirkaŭ la urbo Bad Aussee al Stirio, kaj la plej malgranda parto (12 procentaĵoj) al la federacia lando Salzburg (Salcburgio).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti