David Samuel PECKINPAH (21a de Februaro, 1925 – 28a de Decembro, 1984) estis usona filmo-reĝisoro kaj scenaristo kiu atingis elstarecon post la publikigo de la vakera eposo The Wild Bunch (1969). Li estis konata pro la bilda plinovigeco kaj evidenta priskribon de agado kaj violento same kiel pro sia revizisma alproksimiĝo al la vakera ĝenro. Li aprotprenis ankaŭ kiel aktoro en kelkaj filmoj, ĉefa dum sia ekkariero. Li reĝisoris dek kvar filmojn kaj estis reĝisoro en ok. Entute partoprenis en 29 filmoj. Li partoprenis ankaŭ en televido kaj muzik-filmetoj.

Sam Peckinpah
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1925 (1925-02-21)
en Fresno
Morto 28-an de decembro 1984 (1984-12-28) (59-jaraĝa)
en Inglewood
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio • USC School of Cinematic Arts • Fresno High School • Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Fresno
Infanoj 5
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristoaktoro • filmaktoro • reĝisoro
vdr

La filmoj de Peckinpah ĝenerale temas pri la konflikto inter valoroj kaj idealoj, same kiel pro la korupto kaj la violento en la homa socio. Liaj roluloj estas ofte soluloj aŭ malvenkuloj kiuj deziras esti honoreblaj, sed estas devigitaj kompromisi por survivi en mondo de nihilismo kaj bruteco. Li ricevis kromnomon "Bloody Sam" (Sangelverŝa Sam) pro la violentemo de liaj filmoj.

La batalema personeco de Peckinpah, markita de jaroj de alkoholado kaj droguzado, tuŝis lian profesian heredon. Multaj el liaj filmoj estis famaj pro eksterfilmaj bataloj kun produktoroj kaj teknikistoj, kio damaĝis sian reputacion kaj karieron dum sia vivodaŭro. Kelkj el liaj filmoj, kiel Major Dundee (1965), Straw Dogs (Pajlhundoj, 1971), The Getaway (1972), Pat Garrett and Billy the Kid (1973), Bring Me the Head of Alfredo Garcia (1974) kaj Cross of Iron (1977), restas polemikaj.

The Wild Bunch rakontas pri rondo de krimuloj ĉe la landlimo de Teksaso kaj Meksiko en 1913, dum la Meksika Revolucio. La krimuloj provas adapti al la moderniganta mondo. La filmo estas notinda pro ties ega perforto dum malferma bankrabado-sceno, kaj fina batalo inter la krimuloj kaj la Meksika Armeo. Ĝi ankaŭ estas pionira en la kompleksa redaktado de malrapida movado kaj normala movado de multaj kamera-anguloj. The Wild Bunch inspiris reĝisorojn post multaj jaroj kiam montrantaj film-agadon kaj perforton.

Eksteraj ligiloj redakti