Samal (Norda Davao)

Samal - tagaloge Lungsod ng Samal - estas kvinaklasa marborda komponenta urbego en Filipinoj, en Dabaa Regiono, en la samnoma insulo Samal, en provinco Norda Davao. Samal apartenas al urbaro de Davao kaj havas 46 distriktojn. Ĝi estas la sola urbo en la lando, kiu ampleksas du tutajn insulojn (insulo Samal kaj la pli malgranda insulo Talikud).

Plaĝo ĉe Samal
Plaĝo ĉe Samal
Samal
component city • urbego • municipo de Filipinoj • municipa distrikto
Administrado
Poŝtkodo 8119
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 116 771  (2020) [+]
Loĝdenso 388 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 3′ N, 125° 44′ O (mapo)7.05125.73333055556Koordinatoj: 7° 3′ N, 125° 44′ O (mapo) [+]
Alto 32 m [+]
Areo 301,3 km² (30 130 ha) [+]
Samal (Filipinoj)
Samal (Filipinoj)
DEC
Samal
Samal
Situo de Samal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Samal, Davao del Norte [+]
vdr

Geografio redakti

Samal etendiĝas laŭ la marbordo de la insulo, kontraŭe etendiĝas en insulo Mindanao Davao. Montetoj troviĝas en la meza parto de la insulo. Insulo Talikud situas sudokcidente de la ĉefa insulo[1]. Davao troviĝas nur 2 kilometrojn (aere).

Historio redakti

En Samal indiĝena popolo vivis, sed fine de la 1840-aj jaroj hispanoj konkeris la insulojn. La hispana regado finiĝis en 1898, poste usonanoj, inter 1942 kaj 1945 la japanoj regis. Dum dominado de la japanoj la filipinoj estis trudlaboristoj. En 1948 estis kreita municipo Samal, tio estas la oficiala fondo de la komunumo. En 1953, respektive en 1966 po unu municipoj estis kreitaj sur la insulo. En 1998 la municipo ricevis la urban statuson laŭ filipina kriterio kune kun la menciitaj municipoj kaj en la fruaj 2010-aj jaroj Samal atingis la internacian statuson urbego (pli granda, ol cent mil). En 2015 politikaj banditoj kaptis eksterlandanon por ostaĝo, sed li liberiĝis.

Ekonomio redakti

Samal estas agrikultura produktejo de koproj, mangoj, rizoj, maizoj, legomoj, citrusoj kaj fiŝoj. Gravas ankaŭ la bredado. Tamen la turismo estas la ĉefa enspezofonto pro la senfinaj plaĝoj.

Trafiko redakti

Haveno de Samal povas akcepti nur barĝojn, pramojn kaj pasaĝerajn boatojn. En interno de la insulo motorcikloj, tricikloj, aŭtoj kaj busoj trafikas.

Klimato redakti

La klimato de Samal estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe 1297 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro pluvas pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans