Samantha Cristoforetti

Samantha CRISTOFORETTI [saMANta kristofoREtti] (naskiĝis la 26-an de Aprilo 1977 en Milano, Italujo) estas itala EKA-kosmonaŭto kaj ĉasaviadisto.

Samantha CRISTOFORETTI
Persona informo
NomoSamantha CRISTOFORETTI
Dato de naskiĝo26-a de aprilo 1977 [#]
NaskiĝlokoMilano [+]
Aĝo46
Okupoj kaj profesioj
Okupojkosmonaŭto kaj ĉasaviadisto
Geografio
ŜtatoItalio
Familio
Lingvoj
Denaska lingvoitala lingvo [+]
Parolata lingvogermana lingvo, angla lingvo, franca lingvo, rusa lingvo, itala lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKnight Grand Cross of the Order of Merit of the Italian Republic, honorary doctorate of Vrije Universiteit Amsterdam, Ambrogino d'oro, Commander of the Order of Merit of the Italian Republic [+]
Retpaĝohttp://samanthacristoforetti.esa.int [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Biografio redakti

 
Cristoforetti en la Cupola

Studado redakti

Cristoforetti vizitis mezlernejan "Liceo Scientifico" en Trento. Antaŭ ol ŝi finis ĝin en 1996, por unu jaro, ŝi loĝis en Minnesota, Usono, kiel interŝanĝa studento. Poste Cristoforetti vizitis la Teknologian Universitaton Munkeno por studi mekanikan inĝenierarton. Dum la studado ŝi pasigis kvar monatojn ĉe la "Ecole Nationale Supérieure de l’Aéronautique et de l’Espace" en Tuluzo, Francujo. Tie ŝi faris eksperimentan projekton pri aerodinamiko. Por skribi sian magistran disertaĵon Cristoforetti vizits la "D. Mendelejev Universitaton de Kemia Teknologio" en Moskvo por dek monatoj. Ĝi temas pri solidaj raketobrulaĵoj.

Aerarmeo redakti

Cristoforetti aliĝis en 2001 al la itala aerarmea militlernejo en Pozzuoli. Parto de la lernado estis vizito de la Universitato de Napolo. Tie ŝi atingis bakalaŭrecon de aeronaŭtiko. Pere de la Europo-NATO-a "Joint Jet Pilot Training" ŝi iĝis ĉasaviadisto. Por tio Cristoforetti estis ĉe la teksasa Sheppard armea aerbazo de 2005 ĝis 2006. Poste ŝi reiris al Italujo al la armea aerbazo en Istrana. Ŝi pasigis pli ol 500 horoj da flugado antaŭ sia kosmonaŭta aktivo.

Kosmonaŭto redakti

 
Anaro de la flugo Sojuz TMA-15M - maldekstre al dekstre - Virts, Ŝkaplerov kaj Cristoforetti

En 2008 8.413 personoj kandidatis por la kosmonaŭtpostenoj de la EKA. La 20-an de Majo 2009 la EKA prezentis ŝin kaj kvin pliajn kosmonaŭtojn al al publiko. En Septembro 2009 Cristoforetti aniĝis al la EKA kaj en novembro 2010 finis la fundamentan trejnadon. La 3-an de Julio 2012 la EKA anoncis, ke ŝi flugos al la Internacia Kosmostacio en 2014 por iĝi ano de la ekspedicioj 42 kaj 43.

La 23-an de Novembro 2014 Cristoforetti flugis de la Kosmodromo Bajkonur en la kosmon. Ŝiaj samflugantanoj estis la ruso Anton Ŝkaplerov kaj la usonano Terry Virts. La misio de Cristoforetti nomiĝis "futura". Dum la restado ŝi faris kelkajn eksperimentojn pri biologio kaj genetiko; ekzemple studi la efikon de sengraviteco sur formikoj, bananmuŝoj aŭ plantoj. Cristoforetti kunigis du "Dragon"-Ŝipojn al la IKS per la stacia robota brako. Pro unumonata malfruo Cristoforetti pasigis 199 tagojn ene de la IKS. Tiel ŝi superis la rekordojn por la plej longa kosmoflugo de virino kaj de EKA-kosmonaŭto[1]. Ŝi surteriĝis la 11-an de Junio 2015 en la kazaĥa stepo.

Privata Vivo redakti

Marŝado, subnaĝado, jogo, legado kaj vojaĝo plaĉas al Cristoforetti. Kune kun Lionel Ferra ŝi havas knabinon naskita en Novembro 2016 en Kolonjo[2].

Honoroj redakti

Referencoj redakti

  1. Samantha beats ESA astronaut single-duration record (angle) (2015-06-04). Alirita 2017-03-19.
  2. AstroSamantha è diventata mamma (itale) (2017-01-03). Alirita 2017-03-19.
  3. Cristoforetti Cap. Samantha (itale). Alirita 2017-03-19.

Eksteraj ligiloj redakti