Samassi

komunumo de Italio en Sardio

Samassi - jen itale kaj sarde - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (itale Medio Campidano, sarde Campidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 4 789 loĝantoj sur areo de 42,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 114 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Furtei, Sanluri, Serramanna kaj Serrenti.

Samassi
Samassi
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco VS Mez-Kampidano
Geografia situo 39° 29′ N, 8° 54′ O (mapo)39.4833333333338.9Koordinatoj: 39° 29′ N, 8° 54′ O (mapo)
Alto super marnivelo 56 [+] m
Areo 42,21 km²
Loĝantaro 4789 (2023)
Loĝdenso 114 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Furtei, Sanluri, Serramanna kaj Serrenti
Patrono Emilianus aŭ Geminianus de Kaljaro
Festa tago 16-a de septembro
Nomo de loĝantoj samassesi (itale) aŭ samassesus (sarde)
Poŝtkodo 09030
Imposta kodo H738
Kodo laŭ ISTAT 111059
Telefona prefikso 070
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kristana patrono de la komunumo estas la sankta Emilianus aŭ Geminianus de Kaljaro, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Eksteraj ligiloj redakti

 
loka kirko