La sambianoj estis unu el la praprusaj triboj. Ili loĝis en la duoninsula regiono Sambio (germane Samland) norde de la urbo Königsberg (nun Kaliningrado). La sambianoj vivis en marborda teritorio riĉa je sukceno kaj frue okupiĝis pri komerco de ĝi (vidu la paĝon Sukcena Vojo). Sekve, ili establis kontaktojn kun eksterlandaj nacioj antaŭ ajna alia praprusa tribo. Tamen, kiel ĉiuj aliaj praprusoj ili estis konkeritaj de la Ordeno de germanaj kavaliroj en la dua duono de la 13-a jarcento, kaj poste estis eksponitaj al kultura asimilado kaj germaniigo, tiel ke ili kiel etno malaperis iam en la 17-a jarcento.

Sambianoj
historia etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
La historiaj regionoj en la iama Praprusio, la regiono Samland oranĝkolore

Engaĝita en la sukcena komerco, Sambio estis la plej riĉa kaj plej dense loĝata regiono de la praprusa teritorio. Estas multaj arkeologiaj trovaĵoj el la bronzepoko, inkluzive de importitaj varoj de la Romia Imperio. Laŭ historiistoj kiel ekzemple la litovino Marija Gimbutas, la sambianoj, malkiel aliaj praprusoj, ne bruligis siajn mortintojn, sed konstruis terajn montetojn super tomboj kaj ĉirkaŭis ilin per ŝtonaj rondoj. La nomo de la tribo unue estis menciita en 1073 de Adam von Bremen, kiu nomis ilin "plej humana tribo" (el inter la praprusoj). Militado kun la danoj daŭris de la mezo de la 9-a ĝis la komenco de la 13-a jarcentoj. Dum pli ol 300 jaroj floris vikinga kolonio en Sambio, nomata Wiskiauten. La svedoj havis komercajn rilatojn.

En la 13-a jarcento aperis pli minaca malamiko, la Ordeno de germanaj kavaliroj, krucmilita armeo de la Sankta Romia Imperio. Ĝia celo laŭ propra deklaro estis konkeri ĉiujn paganojn kaj konverti ilin al katolikismo. La konkero de Sambio dum la praprusa krucmilito estis prokrastita per la unua praprusa ribelo en 1242. La ribelo formale finiĝis en 1249 per subskribo de la traktato de Christburg, sed bataletoj daŭris kvar pliajn jarojn. Nur en 1254-1255 la kavalira ordeno sukcesis aranĝi grandan armean kampanjon kontraŭ la sambianoj. Reĝo Ottokar la 2-a de Bohemio partoprenis en la armea "ekskurso" kaj kiel tributo la kavaliroj nomis la nove fondita kastelon Königsberg ("reĝa monto") je lia honoro. La sambianoj leviĝis kontraŭ la kavaliroj dum la granda praprusa ribelo de la jaroj 1260 ĝis 1274, sed estis la unua praprusa tribo kiu kapitulacis. Kiam aliaj triboj provis revivigi la ribelon en 1276, Theodoric, la germana vokto de Sambio konvinkis la sambianojn ne aliĝi al la ribelo; natangianoj kaj varmianoj sekvis la ekzemplon de la sambianoj kaj la ribelo estis disbatita ene de jaro. Instaliĝis kvar katolikaj diocezoj, el kiu unu estis tiu de Sambio. Fine de la 13-a jarcento, laŭ la historiistino Marija Gimbutas restis nur proksimume 22 000 sambianoj. Ili cedis al germaniigo pli poste ol okcidentaj triboj kiuj konkeriĝis antaŭe.

Laŭ la ordena kronikisto Peter von Duisburg, Sambio estis subdividita en 15 teritoriaj unuoj. Siaj germanaj nomoj (de oriento al okcidento) estas: Germau (litove Girmava, ruse ekde 1946 Russkoje), Medenau (litove Medenava, ruse ekde 1946 Logvino), Rinau (litove Rinava, ruse ekde 1946 Ĉajkino), Pobethen (litove Pabėtai, ruse ekde 1946 Roaovo), Wargen (litove Vargiai, ruse ekde 1946 Kotelnikowo), Rudau (litove Rūdava, ruse ekde 1946 Melnikovo), Laptau (litove Labota, ruse ekde 1946 Muromskoje ), Quedenau (pli poste Quednau, urboparto de Kenigsbergo, litove Kvėdenava, ruse ekde 1946 Severnaja Gora), Liska-Schaaken (litove Liskas-Žokai, ruse ekde 1946 Nekrasovo), Waldau (litove Valduva, ruse ekde 1946 Nizovje), Caimen (litove Kaimė, ruse ekde 1946 Zareĉje), Tapiau, Labiau, Laukischken (litove Laukiška, ruse ekde 1946 Saranskoje) kaj Wehlau (litove Vėluva, ruse ekde 1946 Znamensk).