La Sambodromo en Rio-de-Ĵanejro, (portugale Sambódromo, plenanome portugale Sambódromo da Marquês de Sapucaí, oficiale portugale Passarela Professor Darcy Ribeiro, ofte nomata mallonge Sapucaí) estas la tribunostrato, kiun en 1983 iniciatis guberniestro Leonel Brizola kaj en 1984 konstruigis arĥitekto Oscar Niemeyer en la kvartalo Estácio, en kiu okazas la parado kaj konkurso de la sambolernejoj dum la karnavalo. La areno longas proksimume 700 metrojn kaj proponas lokon por 88.500 spektantoj. Antaŭ la konstruo de la Sambóodromo la parado okazis sur la der Umzug auf der Avenuo Rio Branco en la centro de Rio-de-Ĵanejro.

La Sambódromo en parnorama vidaĵo ekde la plej supra tribuno de Sektoro 9 dum la parado de sambolernejo
La Sambódromo en parnorama vidaĵo ekde la plej supra tribuno de Sektoro 9 dum la parado de sambolernejo
Sambodromo
avenuo • sambadrome • konstruaĵo [+]

LandoBrazilo
SituoRio-de-Ĵanejro
- koordinatoj22° 54′ 41″ S, 43° 11′ 49″ U (mapo)-22.911384-43.196851Koordinatoj: 22° 54′ 41″ S, 43° 11′ 49″ U (mapo)

Sambodromo (Rio-de-Ĵanejro)
Sambodromo (Rio-de-Ĵanejro)
DEC
Sambodromo
Sambodromo
Map
Sambodromo
Vikimedia Komunejo:  Sambódromo da Marquês de Sapucaí [+]
vdr

Similaj konstruaĵoj kun sama funkcio ekzistas ankaŭ en aliaj brazilaj karnavalaj centroj. La plej grava estas la Sambódromo do Anhembi en San-Paŭlo.

La sambokonkursoj redakti

La oficialaj karnavalaj paradoj okazas ĉiujare antaŭ la komenco de la Karesmo dum kvar sinsekvaj noktoj. En tiu ĉi tempospaco en la Sambodromo konkuras sambolernejoj de la 20-a horo ĝis la fruaj morgaŭaj horoj konkurse. La sinsekvo organizigas laŭvice en la prezentadoj de la sambolernejoj en la Grupo de Acesso A sabate, la supro kun tiuj de la Grupo Especial dimanĉe kaj lunde kaj finfine de tiuj de la Grupo de Acesso B marte. La sambolernejoj sin prezentas tie por po 90 minutoj. En la paradoj prezentas ĝis 6000 dancistoj kaj sambotamburistoj, kiujn taksas tribunalo. La enirkotizoj kostas minimume tri eŭrojn.

La televidstacioj transsendas la treege popularajn karnavalajn festojn en tuta Brazilo.

Ekster la karnavalo la sambolernejo uzas la Sambodromon por ekzercaj celoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti