Samcĥe-Ĝavaĥeti

(Alidirektita el Samcĥe-Javaĥeti)

Samcĥe-Javaĥeti (kartvele სამცხე-ჯავახეთი, armene Սամցխե-Ջավախք) estas regiono de Kartvelio antaŭe nomata Mesĥeti. Ĝi troviĝas sude de la lando kaj limas kun Turkio kaj Armenio. Ĝi havas areon de 6 413 km² kaj 160 504 loĝantojn (2014). La ĉefurbo estas Aĥalciĥo.

Samcĥe-Ĝavaĥeti
Administra Regiono
mkhare [+]

LandoKartvelio

Koordinatoj42° N, 43° O (mapo)41.58333333333343.266666666667Koordinatoj: 42° N, 43° O (mapo)
ĈefurboAĥalciĥo
- koordinatoj42° N, 43° O (mapo)41.58333333333343.266666666667Koordinatoj: 42° N, 43° O (mapo) [+]
Areo6 413 km² (641 300 ha) [+]

Loĝantaro151 100 [+] (2021)
Denseco23,56 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroBesik Amiranashvili

HorzonoUTC+04:00 [+]
ISO 3166-2GE-SJ

Samcĥe-Ĝavaĥeti (Tero)
Samcĥe-Ĝavaĥeti (Tero)

Samcĥe-Ĝavaĥeti (Samcĥe-Ĝavaĥeti)
Samcĥe-Ĝavaĥeti (Samcĥe-Ĝavaĥeti)
DEC
Samcĥe-Ĝavaĥeti
Samcĥe-Ĝavaĥeti

Map
Samcĥe-Ĝavaĥeti

Vikimedia Komunejo:  Samtskhe-Javakheti [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La regiono subdividiĝas en ses administraj distriktoj: Aĥalciĥe, Adigeni, Aspindza, Borĥomi, Aĥalkalako kaj Ninocminda, kvin municipoj, 6 loĝlokoj kaj 67 sakrebulos (asembleoj) kaj 268 vilaĝoj. Ĝi limas kun la regionoj Gurio kaj Imeretio norde, Kartli (Ŝida Kartli kaj Kvemo Kartli) nordokcidente kaj oriente, Armenio kaj Turkio sude kaj Aĝario okcidente. La oleodukto Bakuo-Tbiliso-Ceyhan kaj la gasodukto de Suda Kaŭkazio trairas la regionon. La plejmulto de la loĝanto estas etnaj armenoj kaj la oftaj parolataj lingvoj estas la armena, la kartvela kaj la rusa.

Du el la plej gravaj turismaj allogaĵoj estas la grotoj kaj monaĥejoj de Vardzia (fonditaj de la reĝino Tamara en 1185) kaj Vanis Kvabebi (8-a jarcento).