En astronomio, samdaŭra orbito estas orbito tia, ke la orbitperiodo de la satelito ĉirkaŭ la ĉefa astro egalas al la turniĝperiodo de la astro mem.

Se la orbito ankaŭ estas cirkla kaj situas en la ekvatora ebeno de la ĉefa astro, oni tiam parolas pri fiksa orbito, ĉar la satelito ĉiam situos super la sama punkto de la supraĵo de la ĉefa astro; aliperspektive, vidate el la supraĵo de la ĉefastro, la satelito ĉiam aperos en la sama loko en la ĉielo.

Se la orbito ne situas en la ekvatora ebeno, tiam la satelito ŝancelos de nordo al sudo kaj reen, vidate el la supraĵo de la ĉefastro. Se la orbito ne estas cirkla, la satelito ŝanĉelos de oriento al okcidento kaj reen. Sumo de la du efikoj igos la sateliton ŝajne moviĝi en la ĉielo de la orbitata astro laŭ la formo de la cifero 8.

En la okazo de Tero, oni ofte uzas la pliprecizigajn esprimojn tersamdaŭra orbito kaj terfiksa orbito. Tiaj orbitoj ankaŭ ekzistas ĉirkaŭ astroj malsamaj ol Tero, kvankam proksimeco de aliaj ĉielkorpoj povas malebligi tiajn orbitojn en la praktiko. Ekzemple, la planedo Merkuro situas tiom proksime al la Suno, ke satelito neniam povus akiri merkursamdaŭran orbiton; la altirforto de la Suno estus tie pli granda ol tiu de Merkuro.