Samedan

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Samedan (stacidomo).
Samedan
Blazono de Samedan
Samedan
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malojo
Komunumaro Supra Engadino
Koordinatoj  46° 32′ 2″ N 9° 52′ 20″ O / 46.53389 °N, 9.87222 °O / 46.53389; 9.87222 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 2″ N 9° 52′ 20″ O / 46.53389 °N, 9.87222 °O / 46.53389; 9.87222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2976
Areo 113,80 km²
Alteco 1721 m super marnivelo
Poŝtkodo 7503
Komunumkodo 3786
Mapo de Samedan

Pri la komunumo redakti

Samedan (germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomo Samaden) estas komunumo kaj ĉefloko de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2976 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Samedan situas en la centro de Supra Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Samedan la vilaĝeto Muragl, la suba parto de la Valo Bever kaj kiel eksklavo la Valo Roseg.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Samedan limas en nordo al Bergün/Bravuogn, en nordoriento al Bever, en sudoriento al La Punt Chamues-ch, en sudo al Pontresina, en sudokcidento al Celerina/Schlarigna, en okcidento al Sankta Maŭrico, kaj en nordokcidento al eksklavo de Bever. La eksklavo Valo Roseg limas en nordo al Celerina/Schlarigna, en okcidento al Pontresina, en sudo al Lanzada (Lombardio, Italio), en sudokicento al Silso en Engadino, en okcidento al Silvaplana, kaj en nordokcidento al Sankta Maŭrico.

Trafiko redakti

Tra Samedan pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27, kiu de Malojo-Pasejo kondukas tra la tura valo al Tirolo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la Retia Fervojo. En oriento de la komunumo situas la Flughaveno Samedan kun la ICAO-Kodo LSZS. La tutjare malfermita flughaveno estas sur alteco de 1707 m s.m. la plej alte situanta flughaveno de Eŭropo. Ĝi estas bazo de la Svisa Savaergardo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Samedan datiĝas el la jaro 1156 kiel Samadn. En la jaro 1288 en la supra vilaĝoparto ekzistis mencio pri vilaĝoturo. En la jaro 1462 Samedan fariĝis la sidejo de la malalta tribunalo Sur Funtauna Merla. Dum la Ŝvaba Milito respektive Tirola Milito de 1499 la vilaĝo estas rabobruligita. En la 16-a jarcento la familioj von Salis kaj von Planta, kiuj atingis grandan riĉecon, konstruigis plurajn belajn kaj reprezentivajn konstruaĵojn en la centro de Samedan. En la jaro 1812 estis menciita la unua hospitalo. La jaro 1830 estas la jaro de la komenciĝanta turismo. Estis konstruitaj hoteloj kaj okazis la unua grimpo de pluraj montopintoj. En la jaro 1903 estis inaŭgurita la linio de la Retia Fervojo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti