Samuel George "Sammy" DAVIS Jr. (Harlem, 8a de decembro 1925 – Beverly Hills, 16a de majo 1990) estis usona kantisto, plur-instrumentista muzikisto (vibrafono, trumpeto kaj drumoj), dancisto, aktoro kaj komediisto. Li estis parto de la grupo "Rat Pack" en kiu membris Frank Sinatra, Dean Martin, Peter Lawford kaj Joey Bishop inter aliaj.

Sammy Davis Jr.
Persona informo
Sammy Davis Jr.
Naskonomo Samuel George Davis
Naskiĝo 8-an de decembro 1925 (1925-12-08)
en Nov-Jorko
Morto 16-an de majo 1990 (1990-05-16) (64-jaraĝa)
en Beverly Hills
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kapa-kola kancero vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro Sammy Davis vd
Patrino Elvera Sanchez vd
Edz(in)o May Britt • Altovise Davis vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aŭtobiografo • ĵazmuzikisto • teatra aktoro • televida prezentisto • kantistoaktorodancisto • diskografa artisto • vaudeville performer • amuzisto vd
Aktiva dum 1928–1990 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Sammy devenis de familio de dancistoj. En la militservo devis suferi pro rasisma diskriminacio kion li superis per partopreno en spektakla ensemblo. Poste li plue ludis kun la familia trio, kio ascendis en 1947 kiam la trio malfermis la prezentadon de Frank Sinatra (kun kiu Davis tenos ekde tiam porvivan amikecon kaj konstantan artan kunlaboradon) en la Teatro Capitol en Novjorko. Poste li turneis kun Mickey Rooney.

En 1954 li suferis akcidenton kaj perdon de okulo kiun li devis anstataŭi per protezo nome vitra okulo. Durante la rekupero, li konvertiĝis al judismo, ĉar li trovis komunajn punktojn inter la subpremado suferita de la komunumoj kaj de nigruloj kaj de judoj. La vundoj ne bremsis lian karieron, li produktis diskojn, partoprenis en filmoj kaj en televidprogramoj, inter ili Anna Lucasta (1958, kun Eartha Kitt), Porgy and Bess (1959, kun Dorothy Dandridge kaj Sidney Poitier) kaj The Frank Sinatra Show (1958). En tiu epoko Davis debutis en Broadvejo, protagoniste en la sukcesa muzikalo de 1956 Mr. Wonderful, kun samfamilianoj kaj alia legenda dancistino, nome Chita Rivera.

Kun membroj de la legenda grupo Rat Pack, nome Sinatra, Dean Martin, Peter Lawford kaj Joey Bishop, li ludis en festoj de la noktokluboj de Las Vegas kaj Los Angeles. Davis aperis kun membroj de la grupo en filmoj kiel Ocean's Eleven (1960), 3 Sargents (1962) kaj Robin kaj la 7 sonoriloj (1964). Davis krome ludis aparte ankaŭ en filmoj kiel Viro nomita Adamo (1966), kun Louis Armstrong kaj lia protektulino dancistino kaj kantistino Lola Falana aŭ en sukcesa muzikalo de Bob Fosse nome Sweet Charity (1969) kun Shirley MacLaine.

Dum la 1960-aj jaroj li partoprenis aktive en la usona movado por la civilaj rajtoj, kaj partikukare en la marŝo de 1963 en Vaŝingtono kaj malakceptis ludi en dancejoj kaj noktokluboj rase diskriminaciitaj, pro kio oni konsideris lin unu de la ĉefaj defendantoj de la rasintegrigo en Las Vegas kaj Miami Beach. Davis ankaŭ defiis la tiaman maltoleremon kiam edziĝis en 1960 kun la sveda aktorino May Britt kiam la interrasaj geedzecoj estis malpermesitaj jure en 31 usonaj subŝtatoj. La Prezidento John F. Kennedy fakte petis al la paro, ke ili ne aperu en lia ekposedo, por ne kolerigi blankulojn de Suda Usono.

Parta diskaro redakti

Decca Records redakti

  • 1955 Just for Lovers
  • 1955 Starring Sammy Davis Jr.
  • 1956 Mr. Wonderful
  • 1956 Here's Looking at You
  • 1957 Boy Meets Girl
  • 1957 Sammy Swings
  • 1958 Mood to Be Wooed
  • 1959 Porgy and Bess
  • 1959 Sammy Davis Jr. at Town Hall
  • 1960 Got a Right to Swing
  • 1960 Sammy Awards
  • 1961 Mr. Entertainment
  • 1963 Forget-Me-Nots for First Nighters
  • 1965 Try a Little Tenderness

Reprise Records redakti

  • 1961 Wham of Sam!
  • 1962 All-Star Spectacular
  • 1962 Belts the Best of Broadway
  • 1963 As Long As She Needs Me
  • 1963 Johnny Cool
  • 1963 Sammy Davis Jr. at the Cocoanut Grove
  • 1964 California Suite
  • 1964 Salutes the Stars of the London Palladium
  • 1964 Sings the Big Ones for Young Lovers
  • 1964 The Shelter of Your Arms
  • 1965 Our Shining Hour
  • 1965 Sammy's Back on Broadway
  • 1965 If I Ruled the World
  • 1965 The Nat King Cole Songbook
  • 1966 The Sammy Davis Jr. Show
  • 1966 The Sounds of '66
  • 1966 That's All!
  • 1966 Man Called Adam
  • 1966 Sammy Davis Jr. Sings and Laurindo Almeida Plays
  • 1967 Sings the Complete 'Dr. Doolittle'
  • 1968 Lonely Is the Name
  • 1968 I've Gotta Be Me
  • 1968 Salt and Pepper
  • 1969 The Goin's Great

Motown Records redakti

  • 1970 Something for Everyone

MGM Records redakti

  • 1972 Sammy Davis Jr. Now
  • 1977 In Person '77
  • 1979 Hearin' Is Believin'

Eksteraj ligiloj redakti