Samuel Lewis „Sammy“ Nestico, ankaŭ Sam Nestico, (naskiĝis la 6-an de februaro 1924 en Pittsburgh, Pensilvanio, mortis la 17-an de januaro 2021) estis usona ĵaz-muzikisto (muzikaranĝisto, komponisto kaj aŭtoro).

Sammy Nestico
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1924 (1924-02-06)
en Picburgo
Morto 17-an de januaro 2021 (2021-01-17) (96-jaraĝa)
en Carlsbad
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Duquesne University • Katolika Universitato de Usono • Oliver High School • Mary Pappert School of Music
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • ĵazmuzikisto • aktoroaranĝistotrombonisto
TTT
Retejo http://www.sammynesticomusic.com/
vdr
Sammy Nestico en San Antonio 2006

Vivo kaj verkado redakti

Nestico studis ĉe la Universitato Duquesne muzikedukadon. En 1941 radiostacion WCAE en Pittsburgh dungis lin kiel aranĝisto. Poste li servis dum la Dua Mondmilito kiel muzikisto kaj aliĝis post kvin postmilitaj jaroj kiel daŭre dungita aranĝisto ĉe radiostacio ABC en Pittsburgh refoje al la aerarmeo. Li pasigis la lastajn 15 jarojn de sia armea kariero ĉe la mararmea bando, kiel estro de la Blanka-Doma Danc-Orkestro kaj per la komponado de muziko por rekrutadaj spektakloj.

Mallonge post sia foriro el la armeo Sammy Nestico komencis duan karieron kiel aranĝisto kaj komponisto por la Orkestro Count Basie. Ekde 1970 ĝis 1984 li direktis la sonregistradojn por 10 albumoj, el kiuj kvar gajnis Gremion. Dum la sama tempo li verkis je diskeldonejo Capitol pri multaj muzikalbumoj. Krome li aranĝis kaj direktis la sonregistradojn de famaj muzikistoj kiel Phil Collins, Sarah Vaughan, Bing Crosby, Frank Sinatra kaj multaj aliaj. Komponisto kaj aranĝisto Sammy Nestico, kiu ĉefe verkas por ĵazbandegoj, validas kiel majstro de sia fako.

Nestico renomiĝis ne nur en la muzikindustrio, sed ankaŭ en la produktado por filmoj kaj televido. Li produktis filmmuzikon por la plej gravaj filmstudioj, ekzemple por 20th Century Fox, Universal, Paramount kaj Warner Brothers.

Li estis plurfoje distingita, laste de la usona societo de muzikaranĝistoj kaj komponistoj ASMAC kaj de la bandego-akademio de Usono (Big Band Acedemy of America). En 1998-1999 li profesoris ĉe la Universitato de Georgio. Ĝis nun li eldonis preskaŭ 600 kajerojn en la muzikpedagogia fako, kiuj estas vaste disvastigitaj en usonaj lernejoj.

Laŭ Nestico nomiĝas ĵazpremio, la Sammy Nestico Award, ĉiujare disdonata post kompozici-konkurso al junaj usonaj ĵazkomponistoj. Ankaŭ kiel verkisto li povis publikigi multan. Krom multaj melodilibroj kun propraj komponaĵoj kaj publikaĵoj de multaj presitaj aranĝaĵoj li aŭtoris du librojn, The Gift Of Music kaj The Complete Arranger[1] (eo: La profesia muzikaranĝisto).

Diskoj redakti

  • No Time like the Present (Hänssler, 2004) kun la bandego de SWR
  • Basie-Cally Sammy (Hänssler, 2005) kun la bandego de SWR
  • Fun Time and More (Hänssler, 2008) kun la bandego de SWR

Referencoj redakti