Samseksemo en Azio

En Azio ekzistas diversaj vidpunktoj kaj statusoj pri la samseksemo, sekve ni trovas du diferencojn inter la Okcidenta kaj la Orienta Azio.

Samseksaj partnerecoj en Azio

Permesataj:

██ Enlanda samseksa edzeco

██ Alilanda samseksa edzeco plene akceptata

██ Registrita partnereco

██ Enlanda registrado limigita

██ Alilanda samseksa edzeco akceptata nur por loĝaj rajtoj

██ Neniu registrado

██ Leĝoj kontraŭ libera esprimo

Malpermesataj:

██ Sen puno dum almenaŭ tri jaroj

██ Kelkjara malliberigo

██ Dumviva malliberigo

██ Sen mortpuno dum almenaŭ dek jaroj

██ Mortpuno

Okcidenta Azio aŭ Meza Azio redakti

En la plimulto de la landoj de Meza Azio la samseksemo estas kontraŭleĝa kaj pro tio povas esti aplikataj severaj punoj kiel dumviva enprizonigo kaj eĉ la mortpuno mem. Samseksemo ne plu estas delikto en Turkio, kiu ĉiam pli kaj pli intencas alproksimiĝi al la leĝaro de eŭropaj landoj, tamen la homofobio estas konsiderinda, ĉefe for de la kosmopolita Istanbulo. Ĝi ankaŭ ne estas delikto en Irako kaj Jordanio, malgraŭ tio ke ili estas plimulte islamaj landoj kie la unuopaj rajtoj ne estas respektataj. En suda Azio la samseksemo estas ĝenerale kontraŭleĝa pro influo de Islamo, la tradiciaj sociaj strukturoj kaj la restado de britaj koloniaj leĝoj kontraŭ la sodomio. Pakistano estas la plej ekstrema kazo, tie la punoj povas atingi la morton de samseksemuloj. Hindio, Nepalo, Butano, Srilanko kaj Bangladeŝo aplikas severajn punojn de pli ol 10 jarojn en prizono. Krome, en Hindio jam promociiĝas pere de artistoj kaj intelektuloj, por ke tiuj punleĝoj estu forigataj de la konstitucio, sed ekzistas granda rezistado en la socio. En Irano estas punata per la mortigo, famkonata kazo estis kiam la 19-a de julio 2005, du junuloj (unu el ili malpliaĝulo), Mahmoud Asgari kaj Ajaz Marhoni, estis 228foje flagelitaj kaj poste pendigataj antaŭ personamaso en la urbo Mashhad pro samseksama amorado inter ili. La irana registaro akuzis la junulojn pro perfortado al iu infano, sed poste, iranaj fontoj malakceptis tiun registaran verdikton kaj akuzis la registaron pro la inventado de tiuj akuzitaĵoj. Post tiu okazintaĵo kelkaj eŭropaj landoj, kiel Svedio, Nederlando, Germanio, Britio kaj Rusio, petis la ĉesadon de las ekstraditado de samseksemuloj al Irano.

Orienta Azio redakti

La samseksemo estas leĝe agnoskata en la plimulto la landoj de tiu ĉi vasta regiono: Ĉinio, la du Koreioj, Japanio, Kazaĥio, Mongolio, la landoj de la duoninsulo Hindoĉinio kaj Tajvano, dume en Mjanmaro kaj Uzbekio estas kontraŭleĝa sed estas aplikataj malpli severaj punoj. Sud-Koreio, Japanio kaj Tajvano troviĝas en simila situacio kiel kelkaj eŭropaj kaj latinamerikaj landoj kaj eble baldaŭ leĝiĝos la civila ligo, tamen maleblos la leĝigado de samsedziĝo kiel en aliaj landoj. En Tajvano antaŭe la sodomio estis malpermesata ĝis la senpunigado de la konstitucio.

En Kamboĝo la samseksemo antaŭe estis absurde kontraŭleĝa, sen la komprenado ke en la kamboĝa kulturo ekzistas alta respekto kaj aprezado al la samseksemuloj (samkiel Hindio), ĝis kiam la politika konstitucio forigis kaj leĝigis ĝin. La kamboĝa reĝo Norodom Sihanuk, en 2004 aprobis la leĝigadon por la ligo inter samseksaj personoj. Ĉar en tiu lando samseksemuloj estas venerataj kaj respektataj, tamen, eĉ post la subtenado de la monarko, nenio fariĝis por la leĝigado.

En Ĉinio kaj Laoso tre influitaj de konfuciismo, budhismo kaj taoismo antaŭ la disvastigado de komunismo, la samseksemo ne havis specialajn trajtojn, sed la regantaj doktrinoj kaj la sociaj antaŭjuĝoj malkonsilis ĝin. La instaŭrado de du komunismaj reĝimoj, kun ĝiaj ambicioj je perfekta socio, kontraŭleĝigis ĝin kaj gejoj kaj lesboj estis persekutataj pro "nesociuloj". Nuntempe, speciale en la leĝaro de Ĉinio, samseksemo ne plu estas konsiderata kiel delikto aŭ malsano, sed ĝi estas identigata kiel "vandalismo" kaj ne kiel seksa orientiĝo. Ĉinio estas la lando kun pli da samseksemuloj en la mondo, kun ĉ. 48 milionoj da personoj laŭ tre konservativaj statistikoj. En Ĉinio ankoraŭ estas delikataĵo paroli pri la seksa orientiĝo kvankam ekzistas kampanjoj por malaperigi la homofobion. En Laoso samseksemo estis senpunigata kaj leĝigata, dume en Nord-Koreio kaj Vjetnamio, ĝi ne estas menciata en la leĝtekstoj kiuj povus punigi samseksemon sub la komunista reĝimo.

En la azia sudoriento la samseksemo estas kontraŭleĝa en Malajzio kaj laŭleĝa en Indonezio, tamen la influo de Islamo regigas fortan homofobion. Ĝi ankaŭ estas kontraŭleĝa kaj en Brunejo kaj en Singapuro, en tiu ĉi lasta ĝi estas punata per dumviva enprizonigo. En Filipinoj la sodomio antaŭe estis nur teorie punata, ĝis la senvalideco post la konstitucia reformo kaj leĝigado de la samseksemo. Kvankam homofobio ankoraŭ regas pro la influo de la Katolika Eklezio, kelkaj minoritataj religioj kiaj islamo, dum la lastaj jaroj videblas pozitiva evoluo en la arkipelago per kreskado de la toleremo same kiel kelkaj latinamerikaj landoj Kolombio, Kostariko, Meksiko, Portoriko, Urugvajo kaj Venezuelo ĉefe. Samseksemo ankaŭ estas kontraŭleĝa en Orienta Timoro.

Koncernaj ŝtatoj (tabelo) redakti

Azia lando kiu agnoskas la Civila ligo
Aziaj landoj kie antaŭe la Samseksemo estis konsiderata kiel delikto
Aziaj landoj kie ankoraŭ la Samseksemo estas konsiderata kiel delikto
Azia lando kie eble estos senpunigata la Samseksemo
Aziaj landoj kie la Samseksemo estas leĝa sen agnoskado de iu ajn specifa statuso
Aziaj landoj kie eble leĝiĝos la Civila ligo
Aziaj landoj kiuj eble leĝigos samseksan edzecon

Vidu ankaŭ redakti