Samsun (greke Amisos, latine Amisus) estas urbo en norda Turkio, ĉe suda marbordo de la Nigra maro kun ĉ. 400.000 loĝantoj. Ĝi estas administra centro de la samnoma provinco.

Samsun
turke Samsun, greke Σαμψούντα (Αμισός)
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Samsun
Kromnomo: Nigramara ĉefurbo
Lando Turkio Turkio
Regiono Nigra-Mara regiono
Provinco Provinco Samsun
Historiaj regionoj
Parto de Anatolio
Konstruaĵo Universitato Ondokuz Mayıs
Maro Nigra Maro
Situo Samsun
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 41° 17′ 25″ N 36° 20′ 01″ O / 41.29028 °N, 36.33361 °O / 41.29028; 36.33361 (mapo)
Areo 740,0 km² (74 000 ha)
Loĝantaro 538 106 (2012)
Denseco 727,17 loĝ./km²
Estiĝo 760 a.K. - 750 a.K.
Urbestro Yusuf Ziya Yılmaz
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 55xxx
Telefona antaŭkodo (+90) 362
Aŭtokodoj 55
Situo enkadre de Turkio
Situo enkadre de Turkio
Situo enkadre de Turkio
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Vikimedia Komunejo: Samsun
Retpaĝo: www.samsun.bel.tr
Map
Homoj el Samsun. Naciaj lazaj popolkostumoj en Otomana erao, 1910-aj jaroj
Statuo de Atatürk farita de aŭstra skulptisto Heinrich Krippel en centro de Samsun

Oni fondis la urbon en la 7-a jc. a.K. kaj ĝi estis grava greka kolonia urbo. La defendantoj de la urbo bruligis la urbon en 71, kiam taĉmentoj de Romio penetris la urbon.

La nuna nomo de la urbo venas de la selĝukoj, kiuj okupis la urbon en la 12-a jc.. Dum ilia regado, Samsun estis pli grava komerca kaj trafika centre ol Sinope. La urbon okupis fine de la 14-a jc. la turkoj (Bajazido la 1-a), poste Timur Lenk, kiu redonis al la Ĝandar-dinastio en 1402. La Ĝenovanoj bruligis la urbon en 1425, poste la urbon okupis turkoj.

Mustafa Kemal Atatürk surbordiĝis tie la 19-an de majo 1919 por organizi la nacian kontraŭstaron. Tio signis la komencon de la truka sendependa milito, kiu kulminis en fondo de la Turka Respubliko en 1923.

Ekonomio redakti

La ĉirkaŭo de Samsun gravas pro la tabakkultivado. La haveno de Samsun estas la plej granda havenurbo de Turkio en la Nigra maro.

Samsun estas la finstacio de tiu fervojo, kiu liveras ferercon el Divrini. La urbo havas flugkontaktojn al Istanbulo kaj Ankara, vojkontaktojn al Ankara kaj Sivas.

Kulturo redakti

Oni fondis en 1975 la Universitaton Deknaŭa de Majo.

Vidu ankaŭ redakti