Samuel BROWN (m. la 16an de septembro, 1849) estis angla inĝeniero kaj inventisto, al kiu oni atribuis la disvolvigon de unu el la plej fruaj ekzemploj de interna eksplodmotoro, en la komenco de la 19a jarcento.

Samuel Brown
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1799 (1799-01-01)
Morto 16-an de septembro 1849 (1849-09-16) (50-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo inĝenieroinventisto
vdr

Brown, barelfaristo laŭ sia metilernado (li patentis ankaŭ plibonigojn por maŝinaro por fabrikado de bareloj kaj de aliaj ujoj),[1] estis priskribita kiel la 'patro de la gasmotoro'. Loĝante en Eagle Lodge en Brompton, nome areo de okcidenta Londono, el 1825 al 1835, li disvolvigis 'la unuan gasmotoron kiu sendube faris veran laboron kaj ja estis mekanika sukceso'. Li konstruis du motorojn por pruvaj celoj en la terenoj de la Lodge.[2]

Lia nekrologo atribuis al li la inventon de gasvakua motoro kaj de la ŝraŭba pelilo.[3]

Notoj redakti

  1. The Repertory of Patent Inventions: And Other Discoveries and Improvements, 1825, p. 439
  2. El: 'Roland Gardens', Survey of London: volume 41: Brompton (1983), pp. 149-55. [1] Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 20an de marto 2019.
  3. Died, Shipping & Mercantile Gazette, 18 Sep 1849

Bibliografio redakti

  • Horst O.Hardenberg, The Middle Ages of the I.C.Engine, Warrendale, 1999, paĝoj 97–114.