Samuel COLT (naskiĝis la 19-an de julio 1814, Hartford, Konetikuto, Usono – mortis la 10-an de januaro de 1862 en Hartford) estis usona armilfabrikisto, disvastiganto de la revolvero (turnŝargila pistolo, kolto).

Samuel Colt
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1814 (1814-07-22)
en Hartford
Morto 10-an de januaro 1862 (1862-01-10) (47-jaraĝa)
en Hartford
Tombo Cedar Hill Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo Samuel Colt
Familio
Patro Christopher Colt
Patrino Sarah Caldwell
Edz(in)o Elizabeth Jarvis Colt
Infano Caldwell Hart Colt
Okupo
Okupo inventisto • entreprenisto • metiisto • konstruisto • armila fabriko
vdr

Li estis ankoraŭ juna matroso, kiam li skulptis el ligno modelon de la unua revolvero, jarojn poste li perfektigis la funkciantan version kaj patentigis ĝin en 1835 en Anglio kaj Francio, unu jaron poste en Usono. La unutubaj pistoloj kaj pafiloj de Colt - ĉe kiuj la tiro de la ĉano turnis la ŝargilon unu lokon plu - disvastiĝis malfacile, kaj la firmao fondita por produktado de ili en Paterson, New Jersey bankrotis en 1842.

Colt planis en la sekvaj jaroj elektosparkajn marajn minojn, kiuj ebligis teledirektitajn eksplodigojn. Li partoprensi ankaŭ en la telegrafa negoco: li demetis la unuan submaran kablon de la mondo.

Kiam disvastiĝis inter la soldatoj, ke la revolveroj de Colt estis tre efikaj en Florido kaj Teksaso kontraŭ la indianoj, Colt ricevis ŝtatan mendon je 1000 revolveroj, dum la meksika milito. Li rekomencis la produkdaton de la armiloj en 1847 kaj konstruis en Hartford la plej grandan privatan armilproduktan fabrikon de la mondo.

Li kunlaboris kun pli juna Eli Whitney kaj ili ellaboris la produktadon de ŝanĝeblaj produkteroj, la ĉenbandan muntadon. Li iĝis riĉulo danke al la inventaĵo.

La revolveroj disvastiĝis amase dum la usona enlanda milito. En 1873 aperis la sespafaĵa, unupafa tipo, kiu iĝis sub la nomo la Peacemaker (pacofaristo) plej fama manpafilo de la sovaĝa okcidento.