Samuel Kleinschmidt

Samuel Petrus KLEINSCHMIDT (naskiĝinta en la 27-a de februaro 1814 en Alluitsoq / komunumo Kujalleq, mortinta en la 8-a de februaro 1886 en Nuuk) estis germana / dana misiisto kaj lingvisto. Li skribis amason da artikoloj pri la gronlanda lingvo kaj fiksis ties ortografion de 1851 ĝis 1973.

Samuel Kleinschmidt
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1814 (1814-02-27)
en Alluitsoq
Morto 8-an de februaro 1886 (1886-02-08) (71-jaraĝa)
en Noorliit
Lingvoj germana
Ŝtataneco Danio
Memorigilo Samuel Kleinschmidt
Okupo
Okupo lingvisto • misiisto
vdr
Neu-Herrnhut, en Gronlando, la ĉefa misia stacio de la Unuiĝo de fratoj.
Memorigtabulo por Kleinschmidt en Nuuk.

Vivo redakti

Li estis naskita al paro da misiistoj de la Unuiĝo de fratoj (patro Konrad Kleinschmidt, germano; patrino: dana]] Kiel junulo li iris por trejnado Germanlandon kaj Danlandon, kie li studis la lingvojn latinan, grekan kaj la hebrean, same kiel la nederlandan, francan, kaj anglan. Li mem edukitis trilingve (germana, dana, gronlanda).

En 1840 li revenis al Gronlando, post du jaroj li tenis sian unuan predikon en la gronlanda, parolante ĝin flue kaj kaj sen eluzitaj idiomaĵoj aliaj, antaŭaj misiistoj.

Li jam finis sian gramatikon de gronlanda en 1845. Li sendis ĝin al presado en la Universitato de Berlino sed ĝi ne estis publikigita ĝis 1851. Ĝi estis escepta ne utiligante la tradician skemon de la latina gramatiko sed enkondukante novan skemon pli konvenitan por la gronlanda. Tiu gramatiko ankaŭ estis la unua laboro kie uzitis nova ortografio.

En 1859 li forlasis la Unuiĝon de fratoj kaj membriĝis al la Eklezio de Danio. La plej grandan parton de sia tempo en Gronlando li funkciis kiel instruisto, ne kiel pastro. Li ankaŭ tradukis la plejparton de la Biblio en gronlanda. Li mortis en 1886 je 72 jaroj de aĝo en Neu-Herrnhut (hodiaŭ, Nuko), foruzis la 54 el ili en Gronlando.

Honoroj redakti

En Nuuk starigitis memorigtabulo por li. En 1882 li ricevis honoran doktorecon de la Humboldt-Universitato en Berlino kaj oni aljuĝis al li en 1882 la Dannebrog-ordenon. Eldonitis en 1886 poŝtmarko gronlanda kun lia portreto.

Eksteraj ligiloj redakti