Kolonelo Samuel Richard Tickell (19an de aŭgusto 1811 - 20an de aprilo 1875) estis brita armeoficiro, artisto kaj ornitologo en Hindio kaj Birmo.

Samuel Tickell
Persona informo
Aliaj nomoj Ornithognomon • Old Log
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1811 (1811-08-19)
en Odiŝo
Morto 20-an de aprilo 1875 (1875-04-20) (63-jaraĝa)
en Cheltenham
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo ornitologo • soldatoŝtata funkciulo • natursciencisto
vdr

Tickell naskiĝis en Cuttack en Barato. Li edukiĝis en Anglio kaj revenis deknaŭjaraĝa al Bengalo por aliĝi al la Bengala Indiĝena Infanterio. Li militservis en Bengalo ĝis 1840, kiam li iĝis komandanto de la skorto de Brian Hodgson ĉe Katmanduo. Li revenis en Bengalon en 1843, kaj post sia kapitaniĝo en 1847 li translokiĝis al malsupra Birmo.

Dum sia estado en Hindio Tickell faris gravajn kontribuojn al la landa ornitologio kaj mamulologio, per natura observado kaj kolektado de specimenoj. Li kontribuis al volumo 17a de la Journal of the Asiatic Society of Bengal, dum la volumo 18a inckludis informon de Tickell el Birmo.

Tickell retiriĝis en 1865 kaj setlis en la Manikinsuloj. En 1870 li iĝis blinda. Tickell estis laborinta pri libro titolita Illustrations of Indian Ornithology (Bildoj de hindia ornitologio), sed lia malboniĝante vidkapablo devigis lin abandoni la celon. Antaŭ sia morto li donacis la nefinitan verkon al la Zoological Society of London. Li mortis en Cheltenham.

Samuel Tickell priskribis la unua multajn birdojn el kiuj kelkaj portas lian nomon ĉu en komuna ĉu en scienca nomo, kiel la jenaj:

Notoj redakti

Referencoj redakti