Samuel von Brukenthal

Samuelo de BRUKENTHAL (naskiĝis en 1721 en Nocrich (germane Leschkirch, hungare Újegyház), mortis en 1803 en Sibio) estis barono kaj guberniestro de Transilvanio.

Samuel von Brukenthal
guberniestro de Transilvanio
Persona informo
Samuel von Brukenthal
Naskiĝo 26-an de julio 1721 (1721-07-26)
en Nocrich
Morto 9-an de aprilo 1803 (1803-04-09) (81-jaraĝa)
en Sibiu
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Habsburga monarkio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Familio
Patro NN Brukner von Bruthenthal vd
Profesio
Okupo bibliotekisto • artkolektanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis ano de transilvania, german-etna ŝtat-oficista familio. Lia patro en 1704 estis nobeligita. Samuel vizitis lernejojn en Sibio kaj Cluj; poste li studis jurisprudencon, administradon, politik-sciencon kaj filozofion en Halle kaj Jena.

En 1745 von Brukenthal edziĝis kun Sophie Katharina Klockner, filino de la urbestro de Sibio, kaj akiris la civitanecon de Sibio.

Poste li en Vieno iĝis provinca kanceliero ĉe la kortego de la aŭstria imperiestro. Tie li establis diversajn kolektaĵojn kaj valoran bibliotekon.

En 1762 von Brukenthal iĝis barono, en 1777 guberniestro de Transilvanio. Li estis la sola german-etna transilvaniano ("sakso"), kiu atingis tiun plej altan reĝ-oficon de Transilvanio. Li strebis plibonigi la viv-kondiĉojn, precipe de la servutuloj, kaj enkondukis imposton pri enspezoj kaj posedaĵoj. Li subtenis la junan Gheorghe Lazăr, kiu poste fondis la lernejan sistemon de Rumanio.

Von Brukenthal, kies sola filino mortis kvar-jar-aĝa, testamentis sian tutan posedaĵon al publikaj celoj. Li estis entombigita en la evangelia kirko de Sibio. La gimnazio de Sibio, la muzeo kaj biblioteko portas lian nomon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti