La samumosimuno[1] (arabe samūm; el la radiko سم -a-m-m, "veneni") estas forta, seka, polvo-ŝarĝita loka vento kiu blovas en la Saharo, Palestino, Israelo, Jordanio, Sirio kaj la dezertoj de Araba Duoninsulo. Ĝia temperaturo povas alti ĝis 54 °C kaj la humideco povas fali sub 10%.

Samumo en la dezerto David Roberts (1838)

La ŝtormo moviĝas en formo de ciklono (turniĝe), portante nubojn de polvo kaj sablo kaj produktoj sur homojn kaj bestojn kun sufoka efiko. La nomo signifas "venenan venton" kaj estis donita ĉar la subita komenciĝo de samumo ankaŭ povas kaŭzi varman apopleksion. Tio ĉi estas atribuata al la fakto ke la varma vento alportas pli da varmo al la korpo ol povas esti forigata de la forvaporiĝo per ŝvitado.

Populara kulturo redakti

Laŭ Enciklopedio de Esperanto:

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti