Sanĉio (साँची, Sām̐cī) estas budhisma loko, fama pro sia granda stupao sur holmopinto en la urbeto Sanĉi, en la distrikto Raisen en Madja-Pradeŝo, Barato. Ĝi troviĝas 46 km nordoriente de Bopalo, la ŝtata ĉefurbo.

Sanĉio
compound • grupo [+]

Koordinatoj23° 28′ 50″ N, 77° 44′ 11″ O (mapo)23.48065555555677.7363Koordinatoj: 23° 28′ 50″ N, 77° 44′ 11″ O (mapo)
HorzonoBarata Norma Horzono [+]

Sanĉio (Madja-Pradeŝo)
Sanĉio (Madja-Pradeŝo)
DEC
Sanĉio
Sanĉio

Map
Sanĉio
Vikimedia Komunejo:  Buddhist monuments at Sanchi [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

La norda enirejo de la stupao 1 ĉe Sanĉio
Lando  Barato
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Fonto 524
Regiono** Madja-Pradeŝo
Geografia situo 23° 28′ 45″ N, 77° 44′ 23″ O (mapo)23.47922377.739683Koordinatoj: 23° 28′ 45″ N, 77° 44′ 23″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1989  (n.k. sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Barato

Sanĉio (Barato)
Sanĉio (Barato)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Orienta enirejo de la Stupao 1 ĉe Sanĉio.

La granda stupao estas unu el la plej malnovaj ŝtonkonstruaĵoj en Barato, kaj grava monumento de Barata arĥitekturo.[1]

Ĝi estis komisiita de la imperiestro Aŝoko en la 2-a jarcento a.K. Ĝia kerno estis simpla duonsfera brikostrukturo konstruita sur la relikvoj de la budho Gotamo. Ĝi estis kronita per ŝtona "ĉatra" (ombrelformo), simbolo de alta rango, honore la relikvojn.

La originala konstruaĵo estis farita el brikoj kaj inspektita de Aŝoko, kies edzino Devi estis filino de komercisto el la proksima urbo Vidiśā. Sāṃcī estis ankaŭ ŝia naskiĝloko kaj la loko de ilia nupto.

En la 1-a jarcento a.K., oni aldonis kvar ornamitajn pordegojn kaj balustradon ĉirkaŭantan la tutan konstruaĵon. La loko prosperis ĝis la 11-a jarcento.

Sanĉi estas la centro de regiono kun multaj stupaoj, ĉiuj nur kelkajn kilometrojn for de Sanĉi, inkluzive Satdhara, Bhojpur kaj Andher.[2][3]

Referencoj redakti