San Juan (Argentina urbo)

San Juan [san huan], origine konata San Juan de la Frontera estas urbego kaj grava universitata urbo en Argentino en Provinco San Juan, kies provinca ĉefurbo estas. Kun la antaŭurboj ĝi formas urbaron.

San Juan
urbo de Argentino • aŭtonoma municipo de Argentino • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo J5400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 471 389  (2010) [+]
Loĝdenso 15 713 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 32′ S, 68° 32′ U (mapo)-31.5375-68.536388888889Koordinatoj: 31° 32′ S, 68° 32′ U (mapo) [+]
Alto 640 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
San Juan (San Juan)
San Juan (San Juan)
DEC
San Juan
San Juan
Situo de San Juan
San Juan (Argentino)
San Juan (Argentino)
DEC
San Juan
San Juan
Situo de San Juan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Juan City (Argentina) [+]
vdr
Mapo pri la pli gravaj urboj en Argentino, kie estas videbla San Juan meze okcidente

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Vido en San Juan
 
Monumento en San Juan

San Juan situas en Andoj en fekunda valo en la okcidenta parto de la lando, okcidente de rivero San Juan (Argentino). Mendoza (urbo) troviĝas 152, Córdoba 413, San Miguel de Tucumán 616, Rosario 757, Saltaurbo 811, Bonaero 980, Resistencia 1030, Saltaurbo 960, La Plata 1054, Mar del Plata 1233 km.

Historio redakti

Origine tiu loko estis loĝata de diversaj indiĝenoj. En 1562 hispanoj fondis la urbon ĝuste laŭ la riverbordo. En 1593 inundo difektis la urbon, tial la urbo ŝanĝis lokon for de la rivero. En la 18-a jarcento jesuitoj konstruis katedralon kaj monaĥejon. La militoj ĝenerale ne tuŝis la urbon. San Juan estis detruita de tertremo en 1944, mortis de mil da homoj. La rekonstruo donis al la urbo modernan aspekton. En 1977 alia, sed malpli granda sismo okazis.

Ekonomio redakti

En la rivero San Juan oni konstruis digon, kiu ebligas la akvumadon, krome ĝi donas elektran potencon al la regiono. En la ĉirkaŭaĵo estas grave la vinkulturo.

Klimato redakti

San Juan situas en dezerta klimato, kie jare pluvas nur po 92 mm. La averaĝa temperaturo estas 18 °C, la varmo kulminas en januaro kun 35 °C. En monatoj junio kaj julio la temperaturo proksimiĝas al la frostopunkto, eĉ malofte falas sub frostopunkto.

Trafiko redakti

La flughaveno funkcias proksime. En San Juan aŭtobusoj kaj troleo liveras la pasaĝerojn. Moderna ringa aŭtovojo ĉirkaŭas la urbon.

Vidindaĵoj redakti

 
Muzeo en San Juan

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti