San Lawrenz

komunumo de Malto

San Lawrenz - evidente nomita laŭ Sankta Laŭrenco - estas komunumo de la eŭropa ŝtato Malto. Ĝi situas sur la insulo Gozo en la Mediteranea Maro, norde de la precipa ŝtata insulo Malto. ISO-kodo de la komunumo estas MT-50.

San Lawrenz
vilaĝo • komunumo de Malto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 748  (2014) [+]
Loĝdenso 208 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 3′ N, 14° 12′ O (mapo)36.05514.204166666667Koordinatoj: 36° 3′ N, 14° 12′ O (mapo) [+]
Alto 131 m [+]
Areo 3,6 km² ( 360 ha) [+]
San Lawrenz (Malto)
San Lawrenz (Malto)
DEC
San Lawrenz
San Lawrenz
Situo de San Lawrenz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Lawrenz [+]
vdr

Vidindaĵoj redakti

La plej rimarkebla vidindaĵo ĝis marto 2017 estis la Blua Fenestro (en la malta lingvo Tieqa Żerqa kaj en la angla Azure Window) en la okcidento de la insulo. Temis pri giganta truo en roko, kiu kliniĝis al la maro, ĝis kiam la 8-an de marto 2017 la blua fenestro dum ŝtormo plene frakasiĝis. Proksime de la Blua Fenestro troviĝas sala laguno, kiu nur tra roka tunelo estis konektita kun la maro.

 
La Blua Fenestro en oktobro 2010