San Miguel (Bulakano)

San Miguel, - tagaloge Bayan ng San Miguel aŭ pli longe San Miguel de Mayumo - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bulakano. Ĝi onidire estis nomita Mayumo de la Kapampangan (esprimo por "dolĉaĵoj"). La nomo San Miguel estis aldonita de la aŭgustenaj misiistoj, kiel patrono de la komunumo.

San Miguel
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 3011
Demografio
Loĝantaro 172 073  (2020) [+]
Loĝdenso 744 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 9′ N, 120° 59′ O (mapo)15.145833120.978333Koordinatoj: 15° 9′ N, 120° 59′ O (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 231,4 km² (23 140 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
San Miguel (Filipinoj)
San Miguel (Filipinoj)
DEC
San Miguel
San Miguel
Situo de San Miguel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Miguel, Bulacan [+]
vdr
Salutarko en San Miguel

Geografio redakti

San Miguel situas en interno de la insulo ĉe la samnoma rivero San Miguel [1]. Provinca ĉefurbo Malolos troviĝas 35, San Fernando (Filipinoj) 37, Cabanatuan 40, Marilao 43, Kezonurbo 52, Kalookano 55, ĉefurbo Manilo 63 kilometrojn (aere) [2].

 
Urbodomo de San Miguel

Historio redakti

La komunumo San Miguel de Mayumo estis establita en 1763 kaj akiris plia altan statuson en 1874. Dum la Filipina Revolucio proksime estis tendaro de la revoluciaj fortoj, tiu loko estas nacia parko ekde 1937. Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana dominado okazis. San Miguel atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1990-aj jaroj.

Religio kaj lingvo redakti

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. San Miguel estas la patrujo de la unuaj loĝantoj de Bulakano, kies lingvo nomiĝas Alta Kabulovan.

Trafiko redakti

San Miguel estas alirebla nur per flankovoj.

Klimato redakti

San Miguel situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono, sed iom for de la maro. Jare falas po 792 mm. Inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono, sed en la cetraj monatoj ankaŭ pluvas, tamen ne tiom. La averaĝa temperaturo varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Preĝejo en San Miguel

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans