Sandoy (dane Sandø) estas insulo en suda parto de Ferooj; ĝi estas la kvine plej granda insulo de la insularo. Ĝia nomo signifas Sablo-insulo.

Sandoy
Mapo de la insulo Sandoy (izole rigardata)
Mapo de la insulo Sandoy (izole rigardata)
insulo
Akvejo Atlantika oceano
Insularo Ferooj
Geografia situo 61° 51′ N, 6° 47′ U (mapo)61.85-6.7833333333333479Koordinatoj: 61° 51′ N, 6° 47′ U (mapo) f1
Situo de Sandoy
Situo de Sandoy

Map

Areo 112,1 km² f4
Plej alta loko Tindur
479 mf5
Loĝantaro 1 393 (31-a de decembro 2002)
12 loĝ./km²
Ĉefa loko Sandur
Havena idilio en Skálavík sur poŝtmarko de 2006
Havena idilio en Skálavík sur poŝtmarko de 2006
vdr

Geografio redakti

Ĝia areo estas 111,32 km², sur ĝia partoj ekzistas sablaj strandoj, de kiu ĝia nomo. Ĝi estas la plej palta insulo el la grandaj insuloj de Ferooj: sur ĝi ne estas tuneloj, krutaj montaj vojoj, sed la okcidenta bordo estas – simile al tiuj de la aliaj insuloj – roka, kruta. Ĝia plej alta monto estas Tindur (479 m).

Populacio redakti

La plej granda komunumo de la insulo estas Sandur. Sur la insulo loĝas 1382 personoj la 1-an de januaro 2006.

Ekonomio redakti

La agroj apartenas al la plej bonaj de ferooj, oni kultivas tie terpomon, la fojnon oni deponas en siloj. Plimulto de la loĝantoj vivtenas sin per fiŝkaptado.

Trafiko redakti

La ĉefa pramhaveno de la insulo estas en Skopun, de kie trafikas pramo tra Gamlarætt al la ĉefurbo Tórshavn.