Sandrine François

Sandrine FRANÇOIS (naskiĝis en decembro 1980, en Aubervilliers en pariza regiono) reprezentis Francion en Eŭrovido-Kantokonkurso 2002.

Sandrine François
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1980 (1980-11-30) (43-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Biografio redakti

Whitney Houston, Tracy Chapman kaj Aretha Franklin muzike lulis la junecon de Sandrine. Animata de pasio por kanto, ŝi trejnas sin aŭskultante siajn idolojn. Ŝi decidas ĉesigi studojn de desegno profite al muziko. Post malfacilaj komencoj inter malsamaj bandoj kaj aŭskultseancoj, televida skipo rimarkas ŝin dum rolado por reklamo, kaj proponas al ŝi partopreni elsendon "La vie à l'endroit" de Mireille Dumas. Tiu trapaso en televido malfermigas al ŝi la pordojn de muzika mondo, kaj ŝi subskribas kontrakton kun granda disk-kompanio, kaj eklaboras kun Erick Benzi. En 2002, ŝi estas elektita por reprezenti Francion en Eŭrovido-Kantokonkurso. Tie, ŝi kantas kanzonon Il faut du temps, verkitan de Patrick Bruel kaj Marie Florence Gros dum la muziko estas komponita de Patrick Bruel kaj Rick Allison. Dank'al Sandrine François, Francio atingas 5-an rangon en la finalo de la konkurso. Tuj post tio ŝi publikigas albumon Et si le monde, kies kanzonojn ŝi prilaboris kunlabore kun Erick Benzi.

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • 2002: Et si le monde

Unuopaĵoj redakti

  • 2002: Il faut du temps
  • 2002: Celui de trop

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti