Sanekonomiko estas branĉo de ekonomiko koncerna kun temoj rilataj al efikeco, efektiveco, valoro kaj kondutaro en la produktado kaj konsumado de sano kaj de sanzorgado. Larĝasence, sanekonomikistoj studas la funkciadon de sanzorgaj sistemoj kaj santuŝaj kondutoj kiaj fumado.

Grava artikolo de 1963 de Kenneth Arrow, ofte estas konsiderada kiel ekigo de Sanekonomiko kiel fako, markante konceptajn distingojn inter sano kaj aliaj varoj.[1] Faktoroj kiuj distingas Sanekonomikon el aliaj areoj estas etenda registara interveno, komplika necerteco en kelkaj dimensioj, nesimetria informaro, ekbarieroj, eksternigoj kaj estado de triaparta agento.[2] Ĉe sanzorgado, la triaparta agento estas la kuracisto, kiu faras aĉetajn decidojn (ekz., ĉu mendi laboratorian ekzamenon, preskribi kuracilon, realigi kirurgaĵon ktp.) kvankam tio izoliĝos el la prezo (kosto) de la produkto aŭ servo.

Sanekonomikistoj pritaksas multajn tipojn de financa informado: kostoj, ŝarĝoj kaj elspezoj.

Necerteco estas intrinseka al sano, kaj ĉe pacientaj produktoj kaj ĉe financaj temoj. La kontruo kiu ekzistas inter kuracisto kaj paciento kreas situacion de distinga avantaĝo por la kuracisto, kiu estas nomata asimetria informaro.

Eksternaĵoj leviĝas ofte kiam oni konsideras sanon kaj sanzorgadon, ĉefe en la kunteksto de infekta malsano. Ekzemple, klopodi eviti kataron afektas personoj alimaniere ol al decidanto.[3][4][5][6]

La koncepto de sano kiel varo dependas multe el la diversaj konsideroj laŭ la landoj, la tiea kutimoj, la diverseco de la sansistemoj kaj ĉefe la diferenco inter sistemoj kie sano tute dependas el la ŝtato (ĉefe ekonomie) kaj sistemoj kie la privataj elspezo kaj enspezo estas grandaj faktoroj de la totalo de la sanservoj. Kiam en la unue menciitaj oni klopodas eksternigi, tio estas transpasi diversajn serverojn al la privata funkciado, tio signifas ke privataj entreprenoj enspezos, tio estas ricevos monon kiu povus esti dediĉita al la reala konservado kaj plibonigado de la publika sano. En tiu ekvilibro kaj malekvilibro, fakte la kreado de privata kapitalo iras inverse al la plibonigado de la ĝenerala bonfarto kaj de la publika sano.

Referencoj redakti

  1. Arrow 1963
  2. Phelps, Charles E. (2003), Health Economics (3rd ed.), Boston: Addison Wesley, (ISBN 0-321-06898-X)  Priskribo[rompita ligilo] kaj 2a eld. preview.
  3. Fuchs, Victor R. (1987). "health economics" The New Palgrave: A Dictionary of Economics, v. 2, pp. 614–19.
  4. Fuchs, Victor R. (1996). "Economics, Values, and Health Care Reform," American Economic Review, 86(1), pp. 1–24 Arkivigite je 2007-07-14 per la retarkivo Wayback Machine (press +).
  5. Fuchs, Victor R. ([1974] 1998). Who Shall Live? Health, Economics, and Social Choice, Etenda eldono. Chapter-preview links, pp. vii–xi.
  6. Wolfe, Barbara (2008). "health economics." The New Palgrave Dictionary of Economics, 2a Eldono. resumo & TOC.

Literaturo redakti

Gazetoj redakti

  • Health Economics. Aims & scope[rompita ligilo] and links[rompita ligilo] back-issue titles and abstracts.
  • Journal of Health Economics Aims & scope and links to back-issue titles and abstracts.
  • Review of Economics of the Household

Eksteraj ligiloj redakti

Asocioj
Pri Terminologio