Sanfranciska Urbodomo

Sanfranciska Urbodomo aŭ en angla San Francisco City Hall estas la urbodomo de San-Francisko, Kalifornio, Usono. Remalfermita en 1915 en sia malferma areo en la sanfranciska Civitana Centro, estas monument de la novklasikisma stilo Beaux-Arts por la movado City Beautiful (urbobeleco) kiu estas ekzemplo de la movado de Usona Renesanco de la 1880-aj jaroj al 1917. La kupola strukturo estas la kvina plej granda en la mondo — pli alta ol tiu de la Usona Kapitolo per 42 futoj.[1][2] La nuna konstruaĵo anstataŭis antaŭan urbodomon kiu estis detruita dum la tertremo de 1906, kiu estis je 2 domblokoj el la nuna. Ĝi limiĝas kun Larkin Street, McAllister Street, kaj City Hall Avenue.

Sanfranciska Urbodomo
San Francisco City Hall
Rathaus
Bazaj datoj
Konstrustilo belarta arkitekturo vd
Arkitekto Arthur Brown, Jr. vd
Estiĝo 1915
Lando Usono vd
Situo San-Francisko
Adreso 1 Dr. Carlton B. Goodlett Place
Poŝtkodo 94102-4689
Situo
Geografia situo 37° 46′ 45″ N, 122° 25′ 9″ U (mapo)37.779277777778-122.41927777778Koordinatoj: 37° 46′ 45″ N, 122° 25′ 9″ U (mapo)
Sanfranciska Urbodomo (Kalifornio)
Sanfranciska Urbodomo (Kalifornio)
DEC
Sanfranciska Urbodomo
Sanfranciska Urbodomo
Situo de Sanfranciska Urbodomo
Map
Sanfranciska Urbodomo
Posedata de San-Francisko vd
vdr
Sanfranciska Urbodomo nokte.

La ĉefa arkitekto estis Arthur Brown, Jr., de entrepreno Bakewell & Brown, kies atento al finigaj detaloj etendis eĉ al pordo-tiriloj kaj la letertiparo uzita en signalaro. La projekto de Brown por la konstruaĵo estas konserveata ĉe la Biblioteko Bancroft de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley. Brown ankaŭ desegnis la Operejo War Memorial, la Konstruaĵo de la Veteranoj, la Templo Emanuel, la Turon Coit kaj la federala oficejo ĉe 50 United Nations Plaza.

Referencoj redakti

  1. Gregor Gosciniak. "San Francisco City Hall", CityMayors, 2005-06-26. Kontrolita 2010-02-01.
  2. Christopher Hall. "Civic Center: San Francisco's Culture Zone delivers Opera, Ballet, and a few Surprises", VIA Magazine, American Automobile Association, Novembro 2009. Kontrolita 2010-02-01. Arkivigite je 2010-01-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-04. Alirita 2022-02-13.

Eksteraj ligiloj redakti