Sanga dimanĉo (1939)

«Sanga Dimanĉo» estis sanga evento la 3-an de septembro 1939, dum kiu multaj germanoj (300-400) de la pola urbo Bydgoszcz estis murditaj. Tio okazis du tagojn post la atako de la germana Wehrmacht kontraŭ Pollando. La nombro de la viktimoj sinkis dum la tempo (de kelkmiloj al kelkcentoj) kaj eĉ pri bazo de la eventoj regas malinterkompreno.

Viktimoj

Laŭ naziaj esploroj, la germanojn murdis polaj soldatoj kaj civiloj pro miskompreno, revenĝo kontraŭ atako je Pollando. Laŭ poloj, germanoj kaŝpafis polajn soldatojn, kiuj repafis.

La germanojn eluzis murdojn de la pollandaj germanoj por revenĝo kaj por propagando kontraŭ la poloj.

La kvina kolono en Bydgoszcz redakti

Subpremo de germanaj flankatakoj fare de Pola Militistaro kaj loka Civitana Gardantaro en la tagoj 3-a kaj 4-a de septembro 1939 estis utiligita de ŝtata propagando de la Nazia Germanio laŭ ordono de Joseph Goebbels - ministro pri Publika Klerigo kaj Propagando de la Tria Regno, kiel pruvo de pola krueleco kontraŭ germana malplimulto en Pollando kaj preteksto por amasaj ekzekutoj (faritaj de Wehrmacht - publike sur la urboplaco, Selbstschutz kaj Einsatzkommandos - en tiel nomata "Valo de Morto") kaj malliberigo en koncentrejoj de Nazia Germanio milojn da polaj loĝantoj de Bydgoszcz kaj de Gdanska Pomerio, kiuj troviĝis sub germana okupado.

La 3-an de septembro ĉ. la 10-a horo de kruciĝantaj stratoj Gdańska kaj Kamienna oni pripafis samtempe de dekkelkaj lokoj parton de polaj taĉmentoj de la 22-a Regimento de la 9-a Infanteria Divizio de "Armeo Pomerio" (kaj de la 15-a kaj la 27-a Infanteriaj Divizioj), kiuj orde retiriĝis tra la urbo por okupi defendejojn laŭ rivero Brda. Rifuĝintoj troviĝantaj surstrate aŭdante eĥojn de mitraloj, ekpanikis, opiniante ke Wehrmacht jam eniris la urbon. Surloken tuj alvenis komandanto de la urbo majoro Wojciech Albrycht, kiu rimarkis, ke la pafoj venas de domegoj sur vojkruciĝo de la stratoj Gdańska kaj Jagiellońska, kaj oni mortigis 5 civilulojn. Li sciigis pri tio generalon Zdzisław Przyjałkowski, kiu donis al li helpon: 2 kompaniojn de la 62-a Infanteria Regimento. Al purigado de la urbo de flankatakistoj alvenis ankaŭ majoro Sławiński kun rezervoj de la 82-a Gard-Bataliono kaj volontuloj, ankaŭ skoltoj. La agadon, al kiu spontane aliĝis ankaŭ urbanoj, komandis generalo Przyjałkowski kaj majoro Albrycht.

La pafado komenciĝis sur kelkaj stratoj de Bydgoszcz, en mallarĝa zono laŭ linio nordo-sudo, dume okazis, ke polaj soldatoj erare celis al la siaj. Serĉante flankatakistojn oni arestis personojn de germana nacieco, se ili estis suspektitaj, kaj kaze de ektrovo de armilo, laŭ milita juro, ili estis surloke pafmortigataj. On ankaŭ murdis senkulpajn germanojn, kio en kondiĉoj de daŭranta batalo estis praktike neevitebla, precipe pro tio, ke oficiroj en komandopunktoj perdis parte kontrolon pri agantaj unuope batal-grupoj.

Ĉirkaŭ la 16-a horo pripafado silentiĝis, la situacio ekŝajnis esti kontrolita por ke pola soldataro povu libere retiriĝi de Bydgoszcz. Oni kolektis ĉ. 600 suspektitajn germanojn en kazerno de la 62-a Infanteria Regimento. Inter mortigitaj flankatakistoj nur parto estis identigita kiel loĝantoj de la urbo. Policaj raportoj diris pri forpreno de kelkaj maŝinpafiloj, uzatajn en la germana armeo.

Ĝis la vespero oni konstatis, ke rezulte de germana flanka atako pereis 30-45 polaj soldatoj kaĵ ĉ. 90-110 germanoj. Oni ankaŭ liberigis germanojn de kazerno, ĉar la armeo kaj polico ricevis ordonon al nokta evakuo. Por protekti la urbon oni restigis nur malbone armitan Civitanan Gardantoron, kiun konsistis rezervistoj kaj ekssoldatoj. Fakte la urbo restis sen regopovoj. Post la milito viceprokuroro de tiutempa Ĉefa Esplor-Komisiono pri Germanaj Krimoj en Pollando Kazimierz Garszyński konfirmis, ke germanoj la 3-an de septembro pafis al retiriĝantaj polaj soldatoj de 46 lokoj.

Nokte de la 3-a ĝis la 4-a de septembro germanaj flankatakistoj pripafis kompanion de la 61-a Infanteria Regimento de Pola Militistaro dum transiro tra la Kanalo de Bydgoszcz, kaj matene estis pripafitaj taĉmentoj de baterio de la 15-a Infanteria Divizio, kiujn oni atakis de kaŝejo sur Czyżówek sur str. Grunwaldzka, Nakielska kaj Kujawska. Lige al tio , helpe de Civitana Gardantaro kaj civiloj, la taĉmentoj ekbatalis kun germanaj flankatakistoj. Okazis pluraj bataletoj en kvartalo Szwederowo. Diference de la pasinta tago, oni surloke pafmortigis suspektitajn. Dum la batalo estis detruita protestanta preĝejo ĉe str. Leszczyński.

La 5-an de septembro, antaŭtagmeze, al forlasita urbo eniris germanaj soldatoj de la 123-a Infanteria Regimento apartenanta al la 50-a Infanteria Divizio. Kune kun eniro de Wehrmacht komnciĝas amasaj arestoj. La unua publika ekzekuto la 9-an de septembro - laŭ persona ordono de Hitler - komencis la ondon de teroro dum la tuta germana okupado. En Bydgoszcz pereis 40% de gimnaziaj profesoroj, 34% de pastroj, 18% de bazlernejaj instruistoj. Civitana Gardantaro batalis kun enirintaj germanaj taĉmentoj ankaŭ post retiriĝo de regulaj unuoj de Pola Militistaro.

Laŭ Leszek Moczulski, diversio en Bydgoszcz, farita matene la 3-an de septembro 1939, estus argumento por diplomatio de la Nazia Germanio kun Britio pri neceso limigi agreson de Germanio kontraŭ Pollando al loka kadro por ke Britio ne deklaru militon kontraŭ Germanio laŭ brita-pola alianca pakto.

Turnopunkta - laŭ Tomasz Chinciński - prilaboraĵo pruvanta opinion pri germana flanka atako en Bydgoszcz estas libro de Günter Schubert "Bydgoska krwawa niedziela. Śmierć legendy" (Sanga dimanĉo en Bydgoszcz. Morto de la legendo), kiun oni eldonis en 1989, kaj post 14 jaroj tradukis al la pola lingvo. La aŭtoro, historiisto kaj ĵurnalisto, spite al ĝisnuna kaj valida starpunkto de germana historiografio pruvas, ke la 3-an de septembro 1939 en Bydgoszcz okazis "ribelo", preparita de taĉmentoj de flankatakistoj de la Nazia Germanio. La agado estis pripensita kaj efektivigita kiel aŭtonoma ago de Sicherheitsdienst. Schubert fiksis interalie ekziston de sekreta taĉmento Rotter Kühl starigitan por "specialaj taskoj de Reichsführer SS" kaj supozis ke tiu ĉi taĉmento faris la operacon en Bydgoszcz. Al flankatakistoj transportitaj de Germanio tra Gdańsk estis alligotaj kelkiuj loĝantoj de Bydgoszcz por krei kune kun ili kelkpersonaj grupoj, kiujn oni lokigis en diversaj urbopunktoj. Samtempe Schubert opinias, ke dum dutagaj bataloj kun flankbatalantoj povus okazi murdo-kazoj de senkuplaj germanoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • MacAlister Brown, ‘The Third Reich's Mobilization of the German Fifth Column in Eastern Europe', The Journal for Central European Affairs 19/2 (Jul. 1959)
  • Tomasz Chinciński, Forpoczta Hitlera. Niemiecka dywersja w Polsce w 1939 roku (Avangardo de Hitler. Germanaj flankaj atakoj en Pollando en 1939), Wydawnictwo Naukowe Scholar, Gdańsk-Warszawa 2010, (ISBN 978-83-7383-389-0).
  • Tomasz Chinciński, Niemiecka dywersja w Polsce w 1939 r. w świetle dokumentów policyjnych i wojskowych II Rzeczypospolitej oraz służb specjalnych III Rzeszy (Germanaj flankaj atakoj en Pollando en 1939 lume de policaj dokumentoj de la Dua Pola Respubliko kaj de specialaj servoj de Nazia Germanio), parto 2 (aŭgusto-septembro 1939) en: Pamięć i Sprawiedliwość nr 1 (9)/2006, Warszawa 2006, eldonis Instituto pri Nacia Memoro p. 165-198 elektronika versio Arkivigite je 2011-08-26 per la retarkivo Wayback Machine
  • Tomasz Chinciński, Niemiecka dywersja we wrześniu 1939 r. w londyńskich meldunkach (Germanaj flankaj atakoj septembre 1939 en londonaj raportoj), Biuletyn IPN nr 8–9 (43–44), aŭgusto-septembro 2004 elektronika versio Arkivigite je 2012-10-23 per la retarkivo Wayback Machine