Sangoĉelo, nomita ankaŭ hematopojeza ĉelo, hemocitohematocito, estas ĉelo produktita pere de hematopojezo kaj trovita ĉefe en la sango.

Sangoĉeloj artefarite koloritaj sub elektrona mikroskopo. De maldekstre al dekstre : eritrocito, trombocito, leŭkocito.

Konsiderindas:

Kune, tiuj tri tipoj de sangoĉeloj estas ĝis totalo de 45% el la sangohisto laŭ volumeno, dum la cetera 55% el la volumeno estas komponita el plasmo, nome la likva komponanto de sango.[1] La volumena elcento de ruĝaj sangoĉeloj en la sango (hematokrito) estas mezurata pere de centrifugilo aŭ de flucitometrio kaj estas 45% el la ĉeloj de la totala volumeno en maskloj kaj 40% ĉe inoj.[2]

Hemoglobino (la ĉefa komponanto de ruĝaj sangoĉeloj) estas fer-enhava proteino, kiu faciligas transportadon de oksigeno el pulmoj al histoj kaj de karbona dioksido el histoj al pulmoj.

Referencoj redakti

  1. Maton, Anthea. (1993) Human Biology and Health. Englewood Cliffs, New Jersey, USA: Prentice Hall. ISBN 0-13-981176-1.
  2. Purves, William K.. (2004) Life: The Science of Biology, 7‑a eldono, Sunderland, Mass: Sinauer Associates. ISBN 0-7167-9856-5.