La sangopremo estas la specifa premo de sango en difinita angio. Koresponde oni en la faka medicina lingvaĵo parte uzas la pli ekzaktan vorton "angiopremo".

mekanika aparato por mezuro de la arteria sangopremo, kun manometro kaj stetoskopo
elektra mezurilo de la arteria sangopremo

En diversaj partoj de la sangocirkula sistemo ekzistas malsamaj premoj. Se oni uzas la vorton sangopremo sen aldonaĵo, ĝenerale celatas la sangopremo de la grandaj arterioj proksime al la koro – ĝi plej ofte mezuriĝas laŭ la braka arterio ĉe la humero. Krome ankaŭ la centra vejna sangopremo estas de aparta medicina intereso.

Historio de mezurado de la sangopremo redakti

La komencon de la moderna kardiologio, la subfako de interna medicino pri la koro kaj la sangocirkula sistemo, oni plej bone povas datigi en la jaro 1638, kiam la angla kuracisto William Harvey publikigis sian malkovron de la sangocirkula sistemo.

Dum la jaro 1733 la angla pastro kaj sciencisto Stephen Hales unuafoje "sange", do per operacieto, povis mezuri la sangopremon, enmetante metalan tubeton en la kolan arterion de ĉevalo kaj ligante la tubeton al vitra cilindro. Dum la 19-a jarcento evoluis pluraj aparatoj por sen-operacia mezuro de la sangopremo, el kiu la plej praktika konsideriĝis tiu de la itala kuracisto Scipione Riva-Rocci el la jaro 1896 per balona rubando aplikebla al la brako de homo. La anglo Harvey Williams Cushing plibonigis la teknikon kaj la rusa armea kuracisto Nikolaj Korotkov dum 1905 modifis ĝin. Nuntempe nur malofte oni mezuras la sangopremon laŭ la metodo de Riva-Rocci, plej ofte laŭ tiu de Korotkov. Erare tamen en multaj landoj oni daŭre indikas la ("korotkove") mezuritan sangopremon per la mallongigo "RR" por Riva-Rocci.

Kontraste al la nunaj natursciencaj kutimoj ankoraŭ nuntempe ne mezuriĝas la absoluta premo, sed la relativa pli alta premo de la sango kompare al la atmosfero, kaj ne uziĝas la unuo Paskalo en la Internacia Sistemo de Unuoj kutima por premoj, sed la tradicia unuo mm Hg (milimetroj da hidrarga kolono). . La arteria premo konvencie menciiĝas kiel paro de nombroj: la unua estas la "sistola premo", la maksimuma premo tuj post kontrakto de la koro, la dua la "diastola premo", la minimuma premo dum la fazo de senstreĉiĝo de la kora muskolo.

Normala, tro alta kaj tro malalta sangopremo redakti

En fazo de ripozo la normala "sistola" arteria premo de plenkreska sana homo estas inter 13,3 kaj 17,4 kPa (100 kaj 130 mmHg) kaj "diastola" premo inter 8,0 kaj 11,3 kPa (60 kaj 85 mmHg). Se la arteria premo estas pli alta ol 140 je 90 mmHg, rekomendatas kontroligi ĉe kuracisto, ĉu ĝi ne tro altas: tamen ĉiam rekomendindas plurfoje kontroligi la sangopremon, ĉar kaj la "sistola" kaj la "diastola" premo plialtiĝas en kazo de streso, kaj la nura mezurado de sangopremo povas esti streso por paciento, do povas kaŭzi nenormale altan mezurorezulton, aparte se la paciento zorgiĝas pri sia sanstato.

Pri malsanaj statoj de konstante tro alta aŭ tro malalta sangopremo bonvolu rigardi la artikolojn pri