Sankta Basiano

romia episkopo de nuna Italio

Sankta Basiano de Lodi (itale Bassiano di Lodi, latine Bassianus Laudensis); naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 320 de nia epoko kaj mortis ĉirkaŭ la jaro 409) estis romia sanktulo, la patrono de Lodi kaj Pizzighettone en Italio.

Sankta
Bassianus
Persona informo
Naskiĝo ~ 320 pK
en Sirakuzo
Morto ~ 409 pK
en Lodi
Tombo Lodi Cathedral vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo
Honorata en Katolika Eklezio, Orienta Ortodoksa Eklezio
Ĉefsanktejo katedralo de Lodi
Festotago 19-a de januaro
Atributoj cervo; episkopa vestaro
Patroneco Lodi kaj Pizzighettone en Italio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Basiano naskiĝis en Sirakuzo, Sicilio, al la familio de Sergius, prefekto de la urbo. Li estis sendita al Romo por kompletigi siajn studojn. Tie, li estis konvertita al kristanismo per pastro nomata Jordanius.

Lia patro, kiu volis ke li revenu al la romia religio, petis lin reveni al Sirakuzo. La filo rifuzis kaj fuĝis al Raveno. Kiam la episkopo de Lodi mortis ĉirkaŭ la jaro 373, Basiano estis petita sukcedi lin. Li konstruigis preĝejon dediĉitan al la Apostoloj, konsekrante ĝin en 381 en la ĉeesto de Sankta Ambrozio kaj Sankta Felikso de Komo. Li partoprenis en la Koncilio de Aquileia en 381 kaj eble ankaŭ en la koncilio de Milano (390), en kiu Jovinianus estis kondamnita.

Lia subskribon troviĝas kune kun tiu de Ambrozio en letero sendita al papo Siricio. En 397, Basiano ĉeestis la entombigon de lia amiko Ambrozio. Basiano mortis en 409, eble la 19-an de januaro, lia nuna festotago.

Adoro redakti

En 1158, kiam armeo de la urbo Milano detruis la urbon Lodi, liaj relikvoj estis prenitaj al Milano, sed ili estis revenigitaj en 1163, kiam Lodi estis rekonstruigita laŭ ordono kaj premo de la imperiestro Frederiko la 1-a, nomata "Barbarossa".

Eksteraj ligiloj redakti