Bavo (sanktulo)

(Alidirektita el Sankta Bavo)
Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Bavo, vivinta en la 7-a jarcento. Aparte de tio, bavo ankaŭ estas speco de ŝaŭmo, kiun eligas iaj bestoj, ekzemple helikojbufoj.

Bavo (mortis ĉirkaŭ la jaro 655, nederlande: Sint Bavo, foje ankaŭ Sint Baaf) estis kristana sanktulo de la 7-a jarcento. Li estas adorata precipe en iuj partoj de Nederlando kaj Flandrio, plej forte en la urbo Gento.

Sankta
Bavo
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 590
en Lieĝo
Morto 655
en Gento
Religio katolika eklezio vd
Familio
Patro Pipino de Landen vd
Patrino Itta of Metz vd
Gefratoj Gertrude of Nivelles • Begga • Grimoald the Elder vd
Infanoj Adeltrudis vd
Profesio
Okupo monaĥo vd
Sanktulo
Atributoj nobelaj/kavaliraj vestoj; falko
Patroneco diocezoj Gento kaj Haarlem; falkado
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sint-Bavo, pentraĵo de Geertgen tot Sint Jans, lasta kvarono de la 15-a jarcento

La sanktulo Bavo estas la patrono de la katedralo de Sankta Bavo en Gento, kaj de la kirko de Sankta Bavo kaj katedralo de Sankta Bavo en Haarlem.

Vivo redakti

Bavo naskiĝis fine de la 6-a aŭ komence de la 7-a jarcento en la teritorio de la nuntempa Flandrio. Li devenis el nobela familio kaj origine havis la nomon Allowin. Laŭ kristana legendo li estis la filo de Pipino de Landen, franka nobelo kaj ekde la jardeko 615-625 oficis kiel majordomo de tri reĝoj el la dinastio de merovidoj en la regnoparto Aŭstrazio. Post la morto de sia edzino, filino de grafo Adilio kaj patrino de Adeltrudis, kiu poste iĝis abatino de la monaĥinejo Malbodium (nuntempe Maubeuge), Bavo kristaniĝis (laŭdire post aŭdo de prediko de la Sanktulo Amando el Mastriĥto), donacis ĉiujn posedaĵojn al povruloj kaj iĝis monaĥo en Genta monaĥejo, kie li mortis ĉirkaŭ la jaro 655.

En Gento liaj festotagoj estas la 1-a de oktobro kaj la 1-a de aŭgusto, tamen en Haarlem temas pri la 9-a de aŭgusto kaj la 10-a de majo.

La sanktulo ankaŭ konsideriĝas la patrono de la diocezoj Gento kaj Haarlem de la katolika eklezio, kaj de falkado.

Bildigo redakti

Pro sia nobela deveno li en kristanaj bildigoj ofte prezentiĝis kiel elegante vestita nobelo, kun kavalira karapaco, kun ĉasa falko sur la pugno, aŭ li bildiĝas dum la disdonado de riĉaĵoj al povruloj.

Literaturo redakti