Botolph (m. ĉ.680) estis anglosaksa abato kaj sanktulo. Lia fest-tago estas la 17-a de junio en Anglio, kaj la 25-a de junio en Skotlando.

Sankta
Sankta Botolph
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 699 (0699-11-30)
en Anglio
Morto 30-an de novembro 669 (0669-11-30) (-30-jaraĝa)
en Anglio
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Mercia • Reĝlando Orient-Englujo vd
Profesio
Okupo monaĥo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pli lia vivo oni scias malmulte. Laŭ la anglosaksa kroniko, Anna, reĝo de East Anglia, donis al li bienojn por abatejo ĉe "Ikanho" (eble en suda Lincolnshire), sed pro enlandaj konfliktoj Botolph ne komencis la konstruadon ĝis post la morto de Anna ĉirkaŭ 653. Biografio de Sankta Ceolfrith, verkita antaŭ 735, mencias abaton nomatan Botolph kiu loĝis en East Anglia.

Botolph verŝajne entombiĝis en sia abatejo ĉe Ikanho. En 970 Edgaro, reĝo de Anglio, permesis la translokigon de liaj restaĵoj al Burgh (Suffolk). Post pluaj ĉirkaŭ kvindek jaroj, Knuto la Granda komandis ke ili reentombiĝu en la abatejo de Bury St Edmunds.

Multaj preĝejoj en orienta Anglio estas dediĉataj al Sankta Botolph. Dum la mezepoko li estis venerata kiel protektanto de vojaĝantoj: la preĝejoj ofte situas apud urbopordegoj, kie homoj povis fari finan preĝon antaŭ ol komenci vojaĝojn.