Sankta Hejmo de Loreto

Ene de la Baziliko de Loreto konserviĝas la Sankta Hejmo de Loreto (itale: Santa Casa de Loreto), kie katolikoj, kaj ne nur, ĝin honoras kiel la restaĵon de la palestina hejmo, en Nazareto, de la Virgulino Maria kaj de Jesuo.

Sankta Hejmo de Loreto
paroĥopreĝejo • international shrine • malgranda baziliko • katolika katedralo • religia konstruaĵo
paroĥopreĝejo • international shrine • malgranda baziliko • katolika katedralo • religia konstruaĵo [+]

Supermara alteco127 m s.l.m. [+]
Koordinatoj43° 26′ 27″ N, 13° 36′ 39″ O (mapo)43.4409313.61092Koordinatoj: 43° 26′ 27″ N, 13° 36′ 39″ O (mapo)

ArkitektoLuigi Vanvitelli

Estiĝo1468

Sankta Hejmo de Loreto (Italio)
Sankta Hejmo de Loreto (Italio)
DEC
Sankta Hejmo de Loreto
Sankta Hejmo de Loreto

Map
Sankta Hejmo de Loreto

Vikimedia Komunejo:  Santuario della Santa Casa (Loreto) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Sankta Hejmo en la Baziliko.

Historia skizo redakti

Komence de majo de 1291, Nazareto kaj la tuta Palestino estis dominita kolonio de Turkoj Selgiukidaj. Laŭ komunaj onidiroj, fariĝinta tradicio, iuj ĉielaj anĝeloj elprenis la Sanktan Hejmon kaj ĝin perfluge forportis aliloken; la 10-an de majo de la sama jaro tiuj anĝeloj ĝin allasis en landeto Tersatto, nun kroata teritorio. Komenciĝis, ĉiam laŭlegende, pilgrimoj kiuj tamen estis malhelpitaj pro tro oftaj rabaĵoj de malbonfarantoj kaj de invadantaj islamanoj. Pro tio sep monatojn poste la anĝeloj reprenis la Sanktaĵon kaj transiris la adriatikan maron kaj ĝin lokigis najbare de Ankono (Markoj - Italio) kiu tie restadis naŭ monatojn; denove la anĝeloj ĝin elprenis kaj lokigis ĉe Recanati; sed ankaŭ tiu loko estis juĝata tro proksima al la maro kaj do tro elmetita al riskoj de turkaj atakoj. Ok monatojn pliposte la Sankta Hejmo estus translokigita sur lokon propraĵon de la familio Rinaldi de Antici kiu tamen baldaŭ ekekspluatis la pilgrimantojn kaj krome naskiĝis kontrasto inter la familiaj membroj pro la divido de la gajnaĵoj. Denove la anĝeloj, eble post sep monatoj, reelprenis la Sanktan Hejmon kaj, la naŭan aŭ dekan de decembro de 1296, noktotempe, ĝin demetis centren de la strato kiu de Recanati enkondukas al ties porto, kaj do en publika loko kiun neniu rajtis pretendi kaj ekspluati. La loko elektita estis sur monteto kovrita de lauri (el la latina termino laurus) kiuj allasis la nomon Lauretum, kaj do "Loreto".

Kiom da vero kaj kiom da legendo? redakti

Post nombraj esploroj kaj profundiĝoj kaj elfosaĵoj efektigitaj en la suboj de la Sankta Hejmo, specialistoj, inter kiuj oni aparte memorigas pastron Santarelli, eltrovis novan eksplikon de la supre priskribitaj eventoj kiuj iusence ligiĝus al ili. Unue oni konstatis kun sekura certeco

  1. ke la tri eksteraj muroj estas vere tiuj de la Hejmo de Maria en Nazareto, kiel pruvas la kohereco de la tri muroj kun tio kio restis en Nazareto kaj videblas ankoraŭ hodiaŭ;
  2. fakte, la dimensioj de la domo koincidas kun tiuj de la truo restanta en Nazareto.
  3. krome, la tiparo de la brikoj kaj de la kvadroŝtonoj kaj la ĉeesto de apartaj surbrikaj grafitaĵoj (aŭ skribaĵoj kaj ĉizaĵoj) konvinkas ke temas pri karakterizoj de la Palestino epoke de Maria kaj Jesuo;
  4. aparte la fakto ke ĉiuj brikoj de la Hejmo estas ankoraŭ kunigitaj per mortero uzita tiuepoke en Palestino, ili estas miksaĵo de solfato de kalcio hidrata (gipso), knedita per polvo de elligna karbono laŭ tekniko praktikita en Palestino ekde longa tempo, sed neniam albordiĝinta en Italio, kaj tio evidentigas ke la krucmilitistoj devintus ĝin fizike disigi kaj ĝin translokigi kiel unikan blokon.

Epoke de la islama rekonkero de la Palestino, ĝuste por protekti relikvon tiom altvaloran, la krucmilitistoj estis malmuntintaj la Sanktan Hejmon kaj translokigintaj al Okcidento ankaŭ per la helpo de la potenca bizanca familio de Angeli (de Anĝeloj)[1], idaro de la imperiestroj de Konstantinopolo: tiuj estis ĝin donintaj kiel doton al Margareta Angeli okaze de ties geedziĝo kun Filipo, princo de Taranto kaj filo de Karlo Anĵuo reĝo de Napolo. Tio estas atestata, kvankam foje ankoraŭ diskutata, de folio 181 de la Chartolarium Culisanensa, redaktita de notario.[2]

Se la Hejmo unue troviĝis en zonoj minacitaj de islamanoj, ĝia fina translokiĝo al Recanati, laŭ historiistoj, okazis, male, intervene de ekleziulo Salvo, vikario de papo Celesteno la 5-a, kiu estis episkopo de Recanati kaj kiu volis ke la altvalora manfaritaĵo restu en teritorio de sia diocezo.

Aspektoj de la Sankta Hejmo redakti

La Sankta Hejmo estas malgranda konstruaĵo de metroj 9,50 x 4. En sia funda nukleo, ĝi estas konstituata de nuraj muroj altaj ĉirkaŭ 3 metrojn. Oni opinias ke la Hejmo estis formita de parto fosita en la roko kaj parto manfarita: la parto ankoraŭ hodiaŭ videbla en la Baziliko de la Anunciacio en Nazareto, kaj parto en brikoj. La dimensio, krome, korespondas al la dimensio de la truo formita en la origina loko.

Ĝis la alto de tri metroj, la manfaritaĵo prezentas neniun elementon kiu povu imagigi ĝian restaŭradon aŭ rekonstruon en loko: fakte, la brikoj estas unuigitaj per mortero loke uzita, kiu ankoraŭ montriĝas integra: el tiu kaj aliaj elementoj oni rajtas konkludi ke la manfaritaĵo estis translokigita tute integra ĝis la pinto de la monteto sur kiu nun kuŝas: tio ĉio igas nekomprenebla, laŭ la plej ĵusaj studoj,la teknika ekspliko pri ĝia translokiĝo. Sur la muro malpli granda malfermiĝas malgranda fenestro (el kiu, laŭ devota tradicio, Maria estus ricevinta la anunciacion).

Nun sur la maldekstra muro brilas la pentraĵoj Madono kun la Infano kaj du Anĝeloj dum sur la fronta muro la Madono kun la surtronigita Infano, la Sanktuloj kaj Katarina de Aleksandrio. La flanko alrigardanta al la buŝo de la Groto, kaj kiu do restadis aperta, estas fermita per la dorso de la altaro, kie estas venerata la statuo de la Nigra Madono[3], vestita per la karakteriza Dalmatiko.

Bibliografio redakti

  • Giuseppe Santarelli - Loreto-Guida storica ed artistica - Edizioni Aniballi - Ancona -2003.
  • G. Salomone, Nuova luce per Maria a Loreto, in Annales, III, 1998, pp. 30–33).
  • U. Lorenzetti, C. Belli Montanari, L'Ordine Equestre del Santo Sepolcro di Gerusalemme. Tradizione e rinnovamento all'alba del Terzo Millennio, Fano (PU), settembre 2011.
  • Yves-Marie Bercé, Lorette aŭ XVIe et XVIIe siècles : histoire du plus grand pèlerinage des Temps modernes, PU Paris-Sorbonne, Paris, 2011 (371 p.) (ISBN 978-2840507529).

Notoj redakti

  1. Ĉu la Anĝeloj de la popola rakontaro estas la membroj de la familio Anĝeli?
  2. Tiu Chartularium estis dekomence uzata de iuj kleristoj por montri ke la Sankta Hejmo ne estis translokigita de “Anĝeloj” sed de homaj manoj. Hodiaŭ iuj historiistoj parolas pri klerista historia falsaĵo.
  3. Tiel reduktita de fumo de la oferitaj kandeloj brulantaj antaŭ la statuo.

Vidu ankaŭ redakti