Sankta Jakoba Jaro

La Kompostela Sankta Jubilea JaroJakoba Sankta Jaro (en galega lingvo, Ano Santo Xacobeo) estas la nomo kiun ricevas festotago de Sankta Jakobo Apostolo la 25-an de julio se dimanĉo. Ĉi tio okazas kun regula kadenco ĉiun 6-5-6-11 jarojn (krom se la lasta jaro de jarcento ne estas superjaro, kiam kadencoj de 7 aŭ 12 jaroj povas okazi), tial do, en ĉiu jarcento oni festas la Jakoban Sanktan Jaron 14 fojojn. La festo de ĉiu sankta jaro donas indulgon al ĉiuj fideluloj, kiuj libervole plenumas la sekvajn kondiĉojn:

  • Vizitas la katedralon de Santiago-de-Kompostelo, en Galegio, Hispanio.
  • Preĝas (almenaŭ la Kredo aŭ la Pratronia) kaj petas pro la intencoj de la Papo. Oni ankaŭ rekomendas ĉeesti meson.
  • Ricevas la sakramentojn de pentofarado kaj komunio; t.e. konfesas kaj ricevas komunion (en la dek kvin tagoj antaŭ aŭ post la vizito de la katedralo)
Placo flanke de la katedralo kiu fone videblas.

Ankaŭ kutimas eniri en la katedralon tra la Sankta Pordo, kiu malfermiĝas nur okaze de ĉi tiu soleno.

Per la perado de la Eklezio, la Jubileo donas al tiuj, kiuj volas plenumi la kondiĉojn listigitajn, la gracon de plena aŭ kompleta pardonado de la dumtempa puno, kiu meritas la pekojn faritajn de ili..

La unua Jubilea Jaro estis fondita de Papo Kalisto la 2-a en 1122 en la jaro 1126. La lastaj estis 1993, 1999, 2004, 2010 kaj 2021.

La kadenco 6-5-6-11 de la jakobaj jaroj dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj havas sian klarigon en la ritmo de la superjaroj kaj en la fakto ke la semajno havas 7 tagojn. Se ne ekzistus superjaroj, la jubilea jaro okazus ĉiun sepan jaron. Ĉar la jaroj divideblaj per 100 estas nur superjaroj, kiam ili estas ankaŭ divideblaj je 400, en la fino de la jarcento pasas sep aŭ dek du jaroj inter du sinsekvaj sanktaj jaroj.